La Kastelo de Pusztacsalád estas nuntempa gastejo (komprenu hoteleto) en vilaĝo Pusztacsalád.

Kastelo de Pusztacsalád

Historio

La kastelo estis konstruita en 1890. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, la loka kolĥozo havis tie oficejon, poste interne bazlernejo funkciis. Depost fino de la socialismo la nova posedanto estis la ŝtata arbarista oficejo, interne loĝis gastoj, precipe ĉasistoj. Post kelkaj jaroj germano aĉetis la kastelon kaj li mem profitis ĝin kiel ĉasista gastejo. Pro morto en 2009 novaj posedantoj aperis, sed la funkcio restis. Post kelkaj jaroj la kastelo renoviĝis.

Aerfoto pri la kastelo de Pusztacsalád

Konstruaĵo

La unuetaĝa kastelo situas sola en parko. La konstruaĵo formas simplan brikon. La fasado estas simetria, meze troviĝas la enirejo. Ambaŭflanke kuras ŝtupoj al la enirejo, Ligna pluvŝirmilo etendiĝas super la ŝtupoj. En la kastelo povas loĝi 46 gastoj en 20 ĉambroj.

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.