Kastelo de Monmouth | ||||
---|---|---|---|---|
Monmouth Castle | ||||
| ||||
burgo | ||||
Prezento | ||||
Tipo | Kastelo | |||
Dato de konstruo | Ekde 1067 | |||
Protekto | Grado I | |||
Geografio | ||||
Lando | Britio | |||
Regiono | Kimrio | |||
Loko | Monmouth | |||
Geografia situo | 51° 48′ 45″ N, 2° 43′ 0″ U (mapo)51.8125-2.7167Koordinatoj: 51° 48′ 45″ N, 2° 43′ 0″ U (mapo) | |||
| ||||
| ||||
La Kastelo de Monmouth (angle Monmouth Castle) estas kastelo en la urbo de Monmouth, ĉefurbo de Monmouthshire, sud-orienta Kimrio. Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado I.[1]
La Kastelo de Monmouth situas proksime al la centro de Monmouth sur monteto superrigardanta la Riveron Monnow, malantaŭ butikoj kaj la ĉefaj skvaro kaj stratoj. Iam grava landlima kastelo, kaj naskiĝloko de Henriko la 5-a, ĝi staris ĝis la Angla enlanda milito kiam ĝi estis difektita kaj ŝanĝiĝis trifoje de posedantoj antaŭ ol esti detruita por malebligi ke ĝi estu denove fortikigita. Post parta disfalo en 1647, la loko estis reuzita kaj superkonstruita de Granda Kasteldomo, kiu fariĝis la stabejo kaj regimenta muzeo de la "Royal Monmouthshire Royal Engineers".
Galerio
- Ruinoj de la Granda Turo
- Mezepoka fenestro en la ruinoj de la Granda Turo
- Memoriga Ĝardeno de Rezervaj Servoj
- Granda Kasteldomo (en 1959)
Referencoj
Ekseraj ligiloj
- Kastelo de Monmouth ĉe Cadw Arkivigite je 2012-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Monmouth Kastelo de Monmouth ĉe castlewales.com
- Retejo de muzeo de Kastelo de Monmouth
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.