La kastelo de Misefa (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Fábiánics [fAbiAniĉ]) estas iama kastelo nun funkcianta kiel hotelo en vilaĝo Misefa (Hungario).
.jpg.webp)

Historio
La kastelo estis konstruita en la 19-a jarcento fare de Ignác Fábiánics. La nun videbla klasikisma formo estis farita de Géza Bosnyák. Depost 1945 la ŝtato forprenis la kastelon - la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj - la apudaj servaj domoj estis detruitaj kaj samloke loĝdomoj konstruiĝis. Post la socialismo la konstruaĵo estis renovigita konvena al hotelo.


Konstruaĵo
La unuetaĝa konstruaĵo situas sola en parko. La kastelo estas brikoforma, kiun alia pli mallonga brikoformo kruciĝas ĝuste meze. Tial ĝi estas simetria. En mezo de la fasado la enireja parto plene reliefas kun 3 grandaj arkadoj, ankaŭ flanke estas po 2 arkadoj. Kelkaj ŝtupoj kuras al la triopa arkado. Sub la kastelo estas kelo, kie nun la restoracio funkcias. La kastelo havas 19 ĉambrojn kaj bibliotekon.
Parko
La parko estis plantita same en la 19-a jarcento, plej ofte platanoj kreskas. Ĉe la kastelo ankaŭ infanludejo kaj fiŝkaptista lago situas. Arboreto fondita en la frua 21-a jarcento aliĝas al la parko.