La kastelo de Marly-le-Roi estis la plej intima loĝejo de la reĝo, celinta al portempa izoliteco el Versailles.

La kastelo de Marly-le-Roi (france Château de Marly-le-Roi), kune kun siaj ĝardenoj, estis konstruita je la fino de la 17-a jarcento en la nomo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. La plezurkastelo estis lokita en Marly-le-Roi, komunumo en la hodiaŭa franca departemento Yvelines. Tie la reĝo retiriĝis kiam li volis malproksimiĝi el la kortego de la kastelo de Versailles. Kelkaj estimitaj korteganoj plejofte akompanis lin. Tio estis elstara honoro: oni kutime devis atendi dum pluraj monatoj antaŭ ol ricevi oficialan inviton.

Marly estis la loko, kie la reĝo sentis sin la plej feliĉa. La kastelo estis pliposte detruita, kaj nenio restas hodiaŭ, escepte de la spuro de kelkaj fondaĵoj sur la grundo de la parko.

Ĉefa arkitekto estis Jules Hardouin-Mansart.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.