La Kastelo de Hegyfalu (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas historia monumento, nun loĝejo de gemaljunuloj en Hungario, en vilaĝo Hegyfalu.
![](../I/Hegyfalu2.jpg.webp)
![](../I/Hegyfalu1.jpg.webp)
Historio
Oni taksas, ke ĉi tiu baroka kastelo estis konstruita en la 18-a jarcento. En 1794 murpentraĵoj estis pentritaj. En nekonata jaro familio Széchenyi aĉetis la kastelon, tiu familio faris klasikisma ĝin en 1815. En 1848 Lajos Batthyány dum rajdado falis teren, li estis flegata en la kastelo semajnon. Ekde la 20-a jarcento diversaj posedantoj havis la kastelon. En 1935 la konstruaĵo estis renovigita. Dum la 2-a mondmilito la aktuala posedanto detruis la relojn kaj forcejojn kaj la ferojn li vendis. Ekde 1943 la hungara sanservo aĉetis la kastelon kaj oni konstruis pavilonon kun koridoro. Inter 1949-2002 hospitalo pri pulmomalsanuloj funkciis. En 2005 plena renoviĝo okazis, poste servas la gemaljunulojn kun 140 litoj.
Konstruaĵo
La teretaĝa konstruaĵo kun sutereno (kela nivelo, tamen iom pli alte) situas en meza parto de la vilaĝo en parko. La kastelo formas brikon, sed meza parto de la fasado reliefas kaj formas timpanon, kiun tenas 6 kolonoj. En la malantaŭa fasado etendiĝas pli malgranda timpano kun 4 kolonoj. Interne en la ĉambroj stukoj estas videblaj.
Parko
La parko estas protektata, oni supozas, ke ĝi estis kreita kune kun la kastelo.
Fontoj
- hungare kun foto
- hungare kun foteto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Széchenyi-kastély hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj