Kastelo Neuscharfenberg

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 55″ N, 10° 26′ 0″ O (mapo)50.981910.4333Koordinatoj: 50° 58′ 55″ N, 10° 26′ 0″ O (mapo)
Kastelo Neuscharfenberg (Turingio)
Kastelo Neuscharfenberg (Turingio)
DEC
Kastelo Neuscharfenberg
Kastelo Neuscharfenberg
Situo de Kastelo Neuscharfenberg
Map
Kastelo Neuscharfenberg, fotita disde la strato Melborner Straße

Kastelo Neuscharfenberg (germane: Schloß Neuscharfenberg) troviĝas en Wenigenlupnitz, kvartalo de Hörselberg-Hainich en Germanujo. La monumentprotektotaĵo servas nuntempe kiel hejmo de la karitata organizo Diakonie.

Historio

La unua konata grandposedanto loka estis Hermano de Lupnitz (1224–1268) kiu deĵoris por la Abatejo de Fulda. Unu lia parenco estis Konrado, ekde 1279 konsilisto en Eisenach. Tiu ĉi linio formortis meze de la 15-a jarcento.

La senjoroj de Erffa, kies kutimburgo estis pereinta akvokastelo je Friedrichswerth, ekvoktis en Wenigenlupnitz. Konkurencis tie ankaŭ la benediktanoj de Sankta Nikolao (Eisenach) kaj la kartuzianoj de Eisenach.

Kun permeso de la fulda-anoj la fratoj Dietrich kaj Hans von Farnroda akiris en 1493 la erffa-ajn posedaĵojn. Virino de la kastelo de Farnroda iĝis la edzinon de Andreas Friedrich von Uetterodt. La familio estis aĉetinta Kastelon Scharfenburg (en Thal apud Ruhla) kiu iĝis en 1446 ruino post interwettin-a milito. La branĉo de Andreas Friedrich transprenis la per nupto havigitajn grundojn kaj aĵojn ĉirkaŭ Wenigenlupnitz kaj Melborn.

Verŝajne alikonstruiĝis la akvokastelo ĉ. en 1596 je loĝada kastelo. Najbaris antaŭa komplekso sur Kindel (la posta Künkelhof) kaj bieno. En 1795, kiam suverenis Wolf Sigismund von Uetterodt, fajrego detruis la kastelon kaj grandan parton de Wenigenlupnitz. En marto 1821 sukcesis la unuiĝo de la uetterodt-aj posedaĵoj. La samnoma filo karieris en la armeo de Hesio kaj iĝis kavaliro de la Johanitordeno. Li plejparte vivis en Darmstadt kaj komencis starigon de la nuna kastelo en Wenigenlupnitz en 1846. Sed ĝi estis metita je la deklivo supre de la iama akvoburgo.

La laŭ malnovgermana stilo konstruita loĝadkastelo finkonstruiĝis (krom la turo) sub la gvidado de al arĥitekto Eberhardt. La gimnaziinstruisto kaj (region)historiisto Wilhelm Rein el Eisenach ofte gastis enburge ĉar estis la grafo konata genealogo kakj kolektisto de antikvaĵoj. Al li oni ŝuliĝas interesan priskribon de la kastelo.[1]

Mortis la lasta grafo Ludwig Wolff von Uetterodt en julio 1900 senide. Sekve la tuto vendiĝis kaj venis en la manoj de

  • 1900: berlina konstrusocieto
  • 1902: familio Oppenheim
  • 1904: bienposedanto Leo von Ubisch
  • 1906: barono Dietrich von Klitzing

Klitzing intencis krei lukran agrikulturcentron kaj starigis ueste de la vilaĝo akvocentralon. Li aĉetis grundojn ĉekastelajn, starigis novajn konstruaĵojn kaj plirektigis stratojn. Al tio li oferis partojn de la parko kiun estis kreita Hermann Jäger. Moderniĝis tiam ankaŭ la muelejo ĉekastela. En 1918 ekposedantis barono de Helldorf sub kies tempo multo moderniĝis kaj ŝanĝiĝis: la pordego enireja, framskeleta etaĝo supre de la muroj ktp. La Granda Depresio kaj inflacio malfaciligis ankaŭ la vivon kamparanan; la kavalirbieno pro tio entreprenis, laŭ ŝtata komisio, labordonprogramojn dundanta ne tute centon da homoj el Eisenach kaj la ĉirkaŭaĵoj. De 1927 Helldorf transdonis la tuton al du administrantoj. Havante multajn ŝuldojn li finfine devis forlasi la vilaĝon, ankaŭ pro politikaj kialoj. Hans Tölke el Quedlinburg malfermis la tuton al la vilaĝanoj; partoj de la bieno iĝis armea spaco. En decembro 1938 ekposedantis la muelisto Walter Natz, kiu vendis ĉion al la urbo Berlino en 1941.

Literaturo

  • Wolfgang Eberhardt: Aus der Geschichte der Scharfenburg bei Thal, Verlag+Druckerei Löhr, Ruhla 1994, p. 45
  • Ernst Heinrich Kneschke: Neues allgemeines deutsches Adels-Lexicon. Band 9, Friedrich Voigt's Buchhandlung, Leipzig 1870, p. 552–553.
  • Artikelserie Die wechselvolle Geschichte des ehemaligen Schlosses „Neuscharfenberg“ in Wenigenlupnitz – redaktionell bearbeitete und gekürzte Version aus der Ortschronik von Wenigenlupnitz, erschien im Januar und Februar 2012 in vier Teilen im Amtsblatt der Gemeinde Hörselberg-Hainich.

Referencoj

  1. Von den geräumigen und verschiedenen häuslichen Zwecken dienenden Souterrains des Hauptbaues führt eine breite luftige Wendeltreppe, deren Wände mit Hirschgeweihen verziert sind, durch die verschiedenen Stockwerke. Das mittlere enthält den nach Projekten von Pose in Düsseldorf mit dunkelm Eichengetäfel und schöner Architekturmalerei geschmückten Rittersaal, welcher mit mittelalterlichen Waffen, einem reichen Kredenztisch u. s. w. trefflich ausgestattet ist. Links schließt sich das Empfangszimmer an, dessen Schmuck mehrere Statuetten, Gemälde und ein alter von den Familien v. Farnroda und Uetterodt ursprünglich der Kirche von Melborn geweihter, neuerdings wiedererworbener Heiligenschrein bilden, rechts aber das Schlaf- und das Arbeitszimmer. In der Bibliothek finden sich außer historischen, staatswissenschaftlichen und belletristischen Büchern eine ausgewählte Sammlung neuer Pracht- und Kupferwerke, sowie eine beträchtliche Anzahl von Urkunden, Regesten, Siegeln, Wappen und Grabmalkopien, namentlich in Beziehung auf thüringische Geschlechter, deren Geschichte der Besitzer zu schreiben begonnen hat. In dem oberen Stocke gruppieren sich die Wohnzimmer um den Bankettsaal, mit Familienportraits und Landschaftsgemälden geschmückt. Von den Giebelzimmern und der Platte des Turms bietet sich nach Westen und Osten eine ausgedehnte Aussicht auf das liebliche baum- und wiesenreiche Nessetal dar. Zu den Füssen breitet sich der von Hermann Jäger in Eisenach angelegte geschmackvolle Park mit seinen reichen Baumgruppen, weiten Rasenplätzen und mannichfaltigen Blumenpartien aus. Von hier aus ist beiliegende Ansicht aufgenommen worden. Nach Süden sind die pittoresken Formen des Hörselbergs vorgelagert, welche die Fernsicht verschließen, aber mit ihren zaubervollen Erinnerungen und den herüberklingenden Tannhäusermelodien die Phantasie in bunte Träume wiegen. - Ĉe: J. Gersdorf, A. M. Schulze, Bechstein, W. Rein, Fr. Hoffmann (eld.): Album der Residenzen, Schlösser und Rittergüter Thüringens, insbesondere der Sächsischen Lande Ernestinischer Linie. In bildlicher Darstellung. Unua kajero. Leipzig, Expedition. (Werl.) Qu.Fol.
50.9818610.43326
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.