Kastelo Neuhaus am Inn | |||
---|---|---|---|
kastelo [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Bavario | ||
Koordinatoj | 48° 27′ 36″ N, 13° 25′ 35″ O (mapo)48.4613.426388888889Koordinatoj: 48° 27′ 36″ N, 13° 25′ 35″ O (mapo) | ||
Kastelo Neuhaus am Inn | |||
Vikimedia Komunejo: Schloss Neuhaus am Inn [+] | |||
Kastelo Neuhaus (germane Schloß Neuhaus) troviĝas en Neuhaus am Inn, Germanujo, rekte ĉe la riverbordo de Inn.
Historio
En la 14a jarcento ĝi konstruitis surroke fare de bavaraj dukoj por protekti la Inn-ponton de Schärding. Ĉ. en 1435, pro kvereloj militaj sub duko Ludwig der Gebartete la burgo de Neuhaus venis en la manojn de duko Henriko de Malsupra Bavario kiu lasis en 1449 la tuton en la manoj de Hans Ecker (Pillham) sub kondiĉo ke post estingiĝo de ties familia linio ĝi revenis en la posedon de la bavaraj dukoj. Fakte en 1559, post la morto de la lasta Ecker-o sen infanoj, duko Adalberto la 5-a regajnis la posedaĵon. Tiu ĉi donacis la akovkastelon al la meritoplena ĉambristo Hans von Grebmer. En 1616 nupte ekposedis la familio Stangl (Rainbach-Hauzing); viro el la familio ankaŭ urbestris en Schärding. Ĉ. la jaro 1700 aĉetis la akvokastelon la juĝisto Wolfgang grafo de Gemel-Flischbach el Schärding. Lia bofilo, grafo Colle de Cessana enfeŭdigitis en 1714 per Neuhaus. Dekkvin jarojn la posedanto estis barono Karl Adam Ferdinand Felix von Freyberg zu Hohenaschau und Hayming en en 1737 grafo Ferdinand von der Wahl je Aurolzmünster. La lasta perarmila atako kontraŭkastela estis en 1742. Alikonstruo barokpalace igis en 1752. Pro pagodevo hazardludaj ŝuldoj grafo Ferdinando transdonis ĝin al la advokato Georg Obermeier. En 1837 ekposedas ĝi Kaspar Pachmeier el Vornbach kaj ekde 1854 dukino Auguste von Auersberg.
Inter 1750 kaj 1752 iĝis alikonstruo kompleta laŭ la stilo de rokoko, eble laŭ planoj de ĉefarĥitekto Johann Michael Fischer laŭ komisio de la kortega ĉambroprezidanto Ferdinand Reichsgraf von der Wahl.
La kastelo do vere havis multajn posedantojn. En 1859 ordenaninoj de Congregatio Jesu aĉetis la tuton el la manoj de dukino Auguste von Auersperg kontraŭ la sumo de 9000 guldenoj. La poste starigita alkonstruaĵo unuigitis kun la malnova ejaro fare de arĥitekto Johann Baptist Schott kaj konstruestro Capellaro per novbaroka kirko kiu ĝis 1974 funkciis kiel preĝejo paroĥuja. Ĉe la trietaĝa kastelo okulfrapas ambaŭ vostitaj gabloj ĉe la flankaj navoj. Ekde 2011 ĝi estas lernejo; pro akvegdanĝeroj konstruitis tamen kontraŭe pli malvale nova lernejo.[1]
Historio lerneja detale
Komence instruitis 10 lernantoj en la t.n. Instituto Sankta Jozefo. En 1860 starigitis la Jozefo-domo en la iama princa parko sur la firmtero kaj en 1878 enkorpigitis la loka porknabina bazlernejo fare de la ŝtato en la strukturojn ordenajn. En 1889 konstruititis apud la kastelo sur la insulo la Mary-Ward-domo. Dum la Dua mondmilito edukado ĉesis inter 1941 kaj 1945 ĉar necesis uzo lazareta kaj porrifuĝinta hejmo. Reinaŭguro lerneja estis en 1946: temis pri porknabina faklernejo kun bazlernejo kaj internulejo kaj en 1948 oni revenis al la malmilitaj bunteco eduka (kun postbazlernejaj klasoŝtupoj). En 1954 endanĝerigitis la kastelon inundo: tiam la akvonivelo enklostrokorte estis de 2,5 metroj.
En 1959 festitis la datreveno 100-a fondiĝa kaj fiere dokumentitis la instruo de 6238 knabinoj el kiuj estis ankaŭ ne malmultaj negermanaj (ekz. el Britio, Italujo, Ruslando kaj Hungario). En 1964 alvenis la branĉo kvarklasoŝtupa de malhumanisma gimnazio; en 1978 ĉesis la porknabina faklernigado kaj en 1987 la internulejo. Kontraŭe en 1988 ekrajtis lernejfrekventi ankaŭ knaboj. En 1998 ekresponsis prie la Maria-Ward-lernejfondaĵo (ĉ. 270 gelernantoj) kaj en 2000 enkondukitis ses klasojn daŭranta postbazlerneja instruado (Realschule, ĉ. 280 lernejanoj) Alinomiĝo je Maria Ward Realschule Neuhaus a. Inn (por ĉ. 490 lernantoj) esĝtis en 2002. En 2004 oni havis sume ĉ. 580 lernantojn. Jubileo solena de la 150-a datreveno fonda estis en 2009. En septembro oni ofertis du klasojn kun tuttaga prizorgo; en 2013 la areo estis trafita de nova akvego.
Literaturo
- Gottfried Schäffer, Gregor Peda: Burgen und Schlösser im Passauer Land. (Kleine Pannonia-Reihe, Band 60) Pannonia Verlag, Freilassing 1977, ISBN 3-7897-0060-6, p. 2–3.