Kastelo Altdorf (germane: Schloß Altdorf aŭ Schloß Paur[1]; eĉ pli malfrue Schloßbauer im Adneter Riedl) estas monumentprotektotaĵo en Hallein, Aŭstrio (Altendorffstraße 1).
Historio
Komence la iam trietaĝa malfrugotika kastelo estis la sidejo de la senjoroj de Alben.[2] Ili rajtis nomi sin nobeltitole Erbausfergen de Laufen[3] kaj Erbmundschenken de Salcburgo. Tiu ĉi familio formortis en 1561 kun Eustachius von Albm.
La iama ĉasaddomo tre verŝajne estis estinta posedaĵo de la familio de Georg Altdorfer, episkopo de Chiemsee.[4] Sur kelkaj bildoj de la ratisbona renesancpentristo Albrecht Altdorfer, nevo de lia episkopa moŝto kiu vivis kastele kelke da tempo, oni bone vidis la konstruaĵon en sia natura medio.[5].
Poste la tuto venis en la posedon de la chiemsee-aj episkopoj. En la katastro de Chiemsee ĝi menciita estas latinlingve Curia Altorf prope Salinam funkciante ĝis 1726 kiel somera ripozumejo por la episkoparo.[6]; poste administris ĝin la jezuitoj.
La habsburga tronheredonto Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este mem intencis akiri ĝin antaŭ anstataŭa decido por Kastelo Blühnbach en 1909.[7]. Dum la 19-a jarcento ĝi ŝanĝiĝis je kamparana bieno Schloßbauer, poste je loĝdomo kun gastejo.
Nuna stato
La trietaĝa konstruaĵo havas groptegmenton; de la orginala ĉirkaŭanta muro ankoraŭ ekzistas parto same de la ĉefa portalo kaj en la unua etaĝo fenestroprotektiloj el marmoro de Adnet. En la aliaj etaĝoj tiaj aferoj nur estas pentritaj. La kompleta tria supera etaĝo konsista el granda salonego ĉe ties suda flanko restoj de freskoj videblas. La pentrita ligna pordo de ĝi vendiĝis kaj troviĝas ekde 1913 sur Kastelo Falkenstein en Obervellach.[8]
Nuntempe ĝi funkcias kiel gastejo. Ekzistas prikastele ankaŭ legendo pri kastela agrikulturisto kiu estis enkondukita en tenton fare de la diablo en virina alivestiĝo kaj mortis.[9] La akcidentoloko estis markita ĝis antaŭ plilargiĝo de la strato per monumenteto. Memkompreneble temis pri alia akcidento okazinta dum danĝera transporto de lignaĵoj sur Almbach-rivero. Gravurite estis tie: F.I.F. 1757.
Literaturo
- Friederike Zaisberger kaj Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Flachgau und Tennengau, Birken-Reihe, Vieno 1992, ISBN 3-85326-957-5
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Georg Clam Martinec: Burgen & Schlösser in Österreich. Von Vorarlberg bis Burgenland . Edition ZeitgeschichteLandesverlag im Veritas Verlag. Linz 1991. Eldono 1996 de Tosa Verlag/Wien, p. 501
- ↑ Hermann Friedrich Wagner: Topographie von Alt-Hallein (=Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, 55), 1915, p. 28
- ↑ Johann Siebmacher: Johann Siebmachers Wappen-Buch. Volumo 28. Die Wappen des Adels in Salzburg, Steiermark und Tirol. Faksimila reimpreso de la eldono Nürnberg 1701–1806. Battenberg, München, p. 3.
- ↑ "Schlossbauer am Adneter Riedl.". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-02-28.
- ↑ Martinec (1996), p. 502
- ↑ Fritz Moosleitner: Hallein. Portrait einer Kleinstadt. Bilddokumente zur Bau- und Kulturgeschichte der Salinenstadt. Eldonis Ortsbildschutzkommission der Stadt, Hallein 1989. p. 253
- ↑ Martinec (1996), p. 502
- ↑ Moosleitner (1989), p. 253
- ↑ Josef Brettenthaler: Das große Salzburger Sagenbuch, Krispl 1994, p. 108 - ("Der Teufel lockt den Schloßbauern")