![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kaspia paruo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Poecile hyrcanus (Zarudny & Loudon, 1905) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kaspia paruo (Poecile hyrcanus, iam Parus hyrcanus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estis ofte enmetita en la specio de la Funebra paruo Poecile lugubris (del Hoyo et al. 2007), sed kelkaj studoj sugestas, ke ĝi estas separa specio, pli rilata al la Salikparuo kaj al la Songara paruo (Harrap & Quinn 1996).
Ĝi estas disvastigata en la deciduaj montarbaroj de norda Irano, ĝuste etende al Azerbajĝano.
La 12.5 cm longa Kaspia paruo havas malhelbrunajn kronon kaj gorĝon, tre brunajn suprajn partojn kaj subajn partojn kiuj estas rozokraj frue, sed kiuj iĝas pli palaj kaj grizaj kiam la plumaro estas eluzita. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas iom pli senkoloraj.
La plej komuna alvoko de tiu kutime silentema birdo estas fajna zsit, sed ankaŭ naza duobla noto, ĉu ĉu.
La Kaspia paruo elfosas sian propran nestotruon, kutime en putriĝanta stumpo aŭ arbo, pli malpli dekadenca. Plej nestoj estas tasformaj el felteca materialo, kiel ledo, haro kaj ligneroj, sed ankaŭ plumoj. La nombro de ovoj varias el 5 al 7, kiuj estas blankaj kun ruĝecaj punktoj aŭ makuletoj.
Ili manĝas raŭpojn, aliajn insektojn kaj semojn, multe pli ol aliaj paruoj.
Referencoj
- Del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
- Harrap, S., & Quinn, D. (1996). Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm. ISBN 0-7136-3964-4