Karuo | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
naturregiono [+] | ||||
Lando | Sud-Afriko | |||
Koordinatoj | 32° 16′ 12″ S, 22° 18′ 36″ O (mapo)-32.2722.31Koordinatoj: 32° 16′ 12″ S, 22° 18′ 36″ O (mapo) | |||
Areo | 400 000 km² (40 000 000 ha) [+] | |||
|
||||
Karuo | ||||
Vikimedia Komunejo: Karoo [+] | ||||
Karuo (angle Karoo, afrikanse Karoo) estas duondezerta regiono en la centra altebenaĵo de Sud-Afriko, la t. n. Highveld. Oni distingas Malgrandan Karuon, Grandan Karuon kaj Supran Karuon. Etendiĝante je 500.000 km² la Karuo ampleksas preskaŭ trionon de la teritorio de la Sud-Afrika Respubliko.
La nomo Karuo devenas de kurú (seka) el la lingvo de la boŝmanoj (san), kiuj iam ĉasis en la regiono.
La Karuo estas ĉirkaŭita de la montoĉenoj de l' Rand-montaro. La malsekaj mar-ventoj portas pluvon nur ĝis la lofa flanko de la montaro, tiel ke la lando malantaŭ ĝi restas grandaparte seka. La klimato pro tio estas arida, kun precipitaĵoj de malpli ol 500 milimetroj jare kaj malpli ol 200 milimetroj en la dezerta nordoriento. En la orienta parto la malmulta precipitaĵo falas precipe dum somero, en la pli okcidentaj kaj nordaj regionoj precipe dum vintro. La Karuo havas tre varmajn somerojn kaj malvarmegajn vintrojn.
La Karuo estas konata pro sia flaŭra diverseco. Se falas sufiĉe da pluvo, la ebenaĵoj estas kovritaj per florantaj plant-"tapiŝoj".
Parto de la Karuo apud la urbo Beaufort West estas protektita kiel nacia parko de 1979.
- apud Laingsburg
- apud Laingsburg
- apud Laingsburg
- apud Laingsburg
- apud Laingsburg
- apud Willowmore
- apud Willowmore