Karun | |
---|---|
![]() la akvobaraĵo Karun-3 en Irano | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | sudokcidenta ![]() |
Longeco | 950 km |
Fluo | |
Fonto | Zagros-Montaro |
Enfluejo | Ŝatt al-Arab |
Geografio | |
Trairataj urboj | Ahvaz, Ĥoramŝahr |
.JPG.webp)
La rivero Karun (perse كارون) pasas la sudokcidenton de Irano. Ĝi fontas ĉe la monto Zard Kuh en la Zagros-Montaro en Lorestano kaj post vojo de 950 kilometroj enfluas la riveron Ŝatt al-Arab, kiu formiĝas ĉe la kunfluiĝo de la Eŭfrato kaj la Tigriso kaj mem fine enfluas la Persan Golfon. La rivero Karun estas la plej longa rivero de Irano kaj la sola, kiu paseblas per modernaj kargoŝipoj.
Pluraj akvobaraĵoj dividas la akvofluon.
Eksteraj ligiloj
- MSN Encarta: anglalingva mapo de la rivero Arkivigite je 2009-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- H. Borjian, "Karun River", Encyclopaedia Iranica, at http://www.iranicaonline.org/articles/karun_1_2
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.