Karra Elejalde
Persona informo
Karra Elejalde
Naskonomo Carlos Elejalde Garai
Naskiĝo 10-an de oktobro 1960 (1960-10-10) (63-jaraĝa)
en Vitorio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Sílvia Bel vd
Profesio
Okupo aktoro filmreĝisoro scenaristo vd
Aktiva dum 1987– vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Carlos ELEJALDE, kompletnome Carlos Elejalde Garay kaj plej ofte konata kiel Karra Elejalde, (Vitorio, Arabo, 10a de oktobro 1960), estas hispana aktoro, kinreĝisoro kaj scenaristo.

Biografio kaj kariero

Li edukiĝis kiel elektristo, artisto, aktoro, kantoverkisto ktp. Li ekkarieris en la etoso de la eŭska sendependa teatro ĉe kompanioj kiel Grupo Samaniego, La Farándula, Klacatrak kaj Ttipi-Ttapa, kaj en diversaj tipoj de teatraj spektakloj, elstare en la trilogio de monologoj Etc, Etc... (1988), La Kabra tira al monte (1997) kaj La Kabra y Miss Yoe's (2006).

En 1987 li debutis en la kina etoso per la filmo A los cuatro vientos, kaj asocio kun du granduloj de la nova generacio de eŭskaj kinistoj, nome Juanma Bajo Ulloa kaj Julio Medem elstarigis definitive sian kinan karieron.

Li ĉefe estas aktoro, sed estis ankaŭ scenaristo kaj reĝisoro de du el siaj filmoj: nome Torapia (2004) kaj Año mariano (1999). En tiu laste menciita li ege kunlaboris kun Fernando Guillén Cuervo, ĉar ili kune estis reĝisoroj, scenaristoj kaj aktoroj.

Elejalde filmis kun kelkaj el la plej elstaraj reĝisoroj de Hispanio, como José Antonio Zorrilla, Julio Médem, Álex de la Iglesia, Juanma Bajo Ulloa kaj Iciar Bollain, kiu reĝisoris en la filmo También la lluvia (2010), kiu havigis al lo la Goya-premion kiel Plej Bona Duaranga Aktoro pro duobla ludado de Kristoforo Kolumbo kaj de la aktoro kiu ludas lin, nome Antón, malsanulo kaj ebriulo. En 2014 li denove atingis samkategorian Goya pro la biletvenda Ocho apellidos vascos, de Emilio Martínez-Lázaro. Li partoprenis ankaŭ en Mientras dure la guerra, de Alejandro Amenábar, ludante la rolon de Miguel de Unamuno (2019).

Filmoj

Jaro Filmo Reĝisoro Noto
1987 A los cuatro vientosJosé Antonio Zorrilla
1990 SaunaAndreu Martín
1991 Alas de mariposaJuanma Bajo Ulloa
1992 Acción mutanteÁlex de la Iglesia
VacasJulio Medem
1993 KikaPedro Almodóvar
La ardilla rojaJulio Medem
La madre muertaJuanma Bajo Ulloa
1994 La leyenda de un hombre maloMyriam Ballesteros
Días contadosImanol Uribe
Enciende mi pasiónJosé Miguel Ganga
1995 Entre rojasAzucena Rodríguez
Salto al vacíoDaniel Calparsoro
Tatiana, la muñeca rusaSantiago San Miguel
1996 Adán y EvaJoaquim Leitão
Best Seller: El premioCarlos Pérez Ferré
Corsarios del chipRafael Alcázar
El dedo en la llagaAlberto Lecchi
TierraJulio Medem
Anexo:Cine en 1997|1997 AirbagJuanma Bajo Ulloa
La pistola de mi hermanoRay Loriga
1998 NoviosJoaquim Oristrell
1999 Un dulce dolor a muerteGabriel Retes
Año marianoKarra Elejalde
Fernando Guillén Cuervo
Reĝisoro
Los sin nombreJaume Balagueró
2000 VisionariosManuel Gutiérrez Aragón
2001 Demasiado amorErnesto Rimoch
El rey de la granjaGregorio Muro kaj Carlos Zabala
Lázaro de TormesFernando Fernán Gómez
José Luis García Sánchez
Marujas asesinasJavier Rebollo
2002 A selvaLeonel Vieira
Carne de gallinaJavier Maqua
Nos miranNorberto López Amado
2004 El CalentitoChus Gutiérrez
TorapiaKarra ElejaldeReĝisoro
2005 Locos por el sexoJavier Rebollo
2007 Los cronocrímenesNacho Vigalondo
2010 También la lluviaIcíar Bollaín
BiutifulAlejandro González Iñárritu
2012 InvasorDaniel Calparsoro
Miel de naranjasImanol Uribe
2014 A EsmorgaIgnacio Vilar
Ocho apellidos vascosEmilio Martínez-Lázaro
Mortadelo y Filemón contra Jimmy el Cachondo Javier FesserVoĉo
2015 Ocho apellidos catalanesEmilio Martínez-Lázaro
Rey gitanoJuanma Bajo Ulloa
2016 EmbarazadosJuana Macías
100 metros Marcel Barrena
1898: Los últimos de Filipinas Salvador Calvo
2017 La higuera de los bastardos Ana Murugarren
Operación Concha Antonio Cuadri
2018 Que baje Dios y lo vea Curro Velázquez
2019 Mientras dure la guerra Alejandro Amenábar
La pequeña Suiza Kepa Sojo
2021 Bajocero Lluís Quílez
Poliamor para principiantes Fernando Colomo
2022 La vida padre Joaquín Mazón
Vasil Avelina Prat
Llegaron de noche Imanol Uribe
Reyes contra Santa Paco Caballero
2023 Traición Santa Álex de la Iglesia


Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karra Elejalde en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.