Karpata baseno | ||
---|---|---|
Putoj en Hortobágy. | ||
ebenaĵo • geomorfologia subsistemo • regiono • temperate steppe | ||
La plej alta punkto | Psunj (984 m) | |
Areo | 200 000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Najbaraj tutaĵoj | Alpoj Dinaraj montoj Karpatoj Traka-makedona masivo | |
Subaj tutaĵoj | Okcidentkarpata baseno Orientkarpata baseno | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Ĉeĥio Slovakio Aŭstrio Hungario Ukrainio Rumanio Serbio Bosnio kaj Hercegovino Kroatio Slovenio | |
Geografia situo | 47° 0′ N, 19° 0′ O (mapo)4719Koordinatoj: 47° 0′ N, 19° 0′ O (mapo) | |
Mineraloj | sedimentoj | |
Akvejo | Danubo | |
Karpata baseno (la limojn de la baseno donas ĉefe la montaro Karpatoj, el tio venas la nomo) aŭ la Panonia ebenaĵo estas la larĝa areo en mez-sud-orienta Eŭropo, kiu nomiĝis dum la plioceno Panonia maro, ĉar ĝi estis parte subakva. La rivero Danubo dividas la basenon preskaŭ duone.
La basenon ĉirkaŭas la Karpatoj, Alpoj, la Dinara Montaro kaj la Balkana Montaro.
La baseno dividiĝas inter Kroatio, Hungario, Slovakio, Aŭstrio, Rumanio, Serbio kaj Ukrainio. Tiu areo estis grandparte la historia teritorio de la Hungara Reĝlando.
Loĝantaro
Laŭ la recenzoj en jaroj ĉirkaŭ 2001 estis 30 milionoj dividite jene:
- hungaroj 11,7 milionoj, 39,7%,
- rumanoj 5,5 milionoj, 18,5%
- slovakoj 4,7 milionoj, 16%
- kroatoj 2,8 milionoj, 9,6%
- serboj 1,5 milionoj, 5,1%
- ukrainoj, rusinoj 1,1 miliono, 3,8%
- ciganoj 0,6 miliono, 2%
Multaj areoj de la baseno apartenas al najbaraj landoj:
- Baranya, Baranja (Kroatio, Hungario)
- Bačka, Bacska (Hungario, Serbio)
- Banat (Hungario, Rumanio, Serbio)
- Mačva (Serbio)
- Moslavina (Kroatio)
- Podravina (Kroatio, ĉirkaŭ la rivero Drava)
- Pokuplje (Kroatio, ĉirkaŭ la rivero Kupa)
- Posavina (Kroatio, Serbio, ĉirkaŭ la rivero Sava)
- Semberija (Bosnio kaj Hercegovino)
- Slavonio (Kroatio)
- Srem, Srijem (Serbio, Kroatio)
- Transkarpata provinco (Ukraino)
- Transilvanio Rumanio)
- Vojvodino (Serbio)
Panonia Maro
La antaŭaĵo de la nuna baseno estis la malprofunda maro, kiu atingis la plej grandan ampleksiĝon dum la plioceno.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj