Karolinka | |||
germane Karolinenhütte | |||
urbo | |||
Placo kaj urba ofico | |||
|
|||
Oficiala nomo: Karolinka | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Karolinka | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaroj | Vsetínské vrchy, Javorníky | ||
Naturmemorindaĵoj | Vachalka, Smradlavá, Skálí | ||
Rivero | Vsetínská Bečva | ||
Situo | Karolinka | ||
- alteco | 483 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 21′ 04″ N 18° 14′ 14″ O / 49.35111 °N, 18.23722 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Malý Javorník | ||
- alteco | 1 019 m s. m. | ||
Katastro | 42,14 km² (4 214 ha) Karolinka | ||
Loĝantaro | 2 419 (2023) | ||
Denseco | 57,4 loĝ./km² | ||
Fondo | 1861 – 1862 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 05 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 542911 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Karolinka | |||
Retpaĝo: www.karolinka.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Karolinka (en traduko Karolinjo) estas urbo en Ĉeĥio situanta en pentrinda valo de rivero Vsetínská Bečva en orienta parto de distrikto Vsetín. En la urbo vivas nuntempe 2 419 loĝantoj (2023). La centro de la urbo situas en supermara alteco 485 m kaj plej alte situanta loko estas Malý Javorník (1019 m). La katastro de la urbo okupas areon 42 km² kaj ĝi estas ĉirkaŭita de norde de montaro Vsetínské vrchy kaj de sude de montaro Javorníky.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hutisko-Solanec, Nový Hrozenkov, Valašská Bystřice kaj Velké Karlovice.
Historio
En la jaroj 1861-1862 fondis Salomon Reich apud vilaĝo Nový Hrozenkov vitrofarejon, kiun li nomigis laŭ sia duonpatrino Karolinina huť (Gisejo de Karolina). La vitrofarejo funkcias ĝis nun. Loka parto Karolinina Huť la 1-an de januaro 1949 apartiĝis de la patrina vilaĝo Nový Hrozenkov kaj la 21-an de junio 1951 estis la nomo de urbo ŝanĝita je la hodiaŭa Karolinka. La karolina vitrofarejo kun pli ol 140 jara tradicio kreis dum la tutaj jaroj fonton de vivtenado por multaj homoj en la loko kaj en la ĉirkaŭaĵo. La majstreco de ĉi tieaj vitrofaristoj estis kaj estas konata eĉ ekster limoj de Ĉeĥio. La produktojn de la vitrofarejo oni eksportas precipe en Rusion, Japanion, Eŭropon, Usonon, Kanadon kaj Aŭstralion. En la urbo agadas ankaŭ malpli grandaj vitrofarejoj.
Plua simbolo de la urbo estas akva rezervujo nomita Stanovnice, kiu estis konstruita en la jaroj 1977 ĝis 1986.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 0 |
1880 | 556 |
1890 | 623 |
1900 | 1 612 |
1910 | 2 024 |
1921 | 2 039 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 113 |
1950 | 2 136 |
1961 | 2 488 |
1970 | 2 652 |
1980 | 2 862 |
1991 | 2 959 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 894 |
2014 | 2 637 |
2016 | 2 567 |
2017 | 2 549 |
2018 | 2 541 |
2019 | 2 528 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 529 |
2021 | 2 458 |
2022 | 2 426 |
2023 | 2 419 |