Karolina melanerpo (masklo) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melanerpes carolinus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Karolina melanerpo (aŭ iom malĝuste ankaŭ Ruĝventra melanerpo), Melanerpes carolinus, estas mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu reproduktiĝas en suda Kanado kaj centra kaj nordorienta Usono, kun teritorio tiom sude kiom ĝis Florido kaj tiom okcidente kiom ĝis Teksaso. La tiea komuna nomo Ruĝventra melanerpo estas iom konfuziga ĉar la plej rimarkinda ruĝa parto de ties plumaro estas ĉekape; la Ruĝkapa melanerpo tamen estas alia specio kiu estas sufiĉe proksima parenco sed aspektas tre diferenca.
Ĝi estis unuafoje priskribita en la verko de Linnaeus' Systema Naturae, kiel Picus carolinus.[1]. La tipa lokigo estas dirata simple kiel "Ameriko septentriona" (Nordameriko).
Priskribo
Plenkreskuloj estas ĉefe helgrizaj en vizaĝo kaj subaj partoj (aŭ alimaniere dirite blankaj kun helgrizbrunaj nuancoj); ili havas nigroblankan stribildon en dorso, flugiloj kaj vosto. Plenkreskaj maskloj havas ruĝan kronon el beko al nuko; inoj havas ruĝan makulon en nuko kaj alian super la beko (kaj eĉ ĉirkaŭ ties bazo kiel nuanca zono). La ruĝeca nuanco de la ventro kiu duoble nomigas la specion estas malfacile videbla en kampidentigo.
Voĉo
Karolina melanerpo estas bruema birdo, kaj havas multajn variajn alvokojn. Tiuj estis priskribitaj kiel sonantaj kiel ĉurr-ĉurr-ĉurr aŭ ĉaf-ĉaf-ĉaf kun alternaj sonoj br-r-r-r-t. Maskloj tendencas alvoki kaj tamburi pli ofte ol inoj, sed ambaŭ seksoj alvokas. Ofte, tiuj pegoj "tamburas" por allogi partnerojn. Ili tamburas sur aluminiaj tegmentoj, metalaj tegmentaj kanaletoj, arbotruoj aŭ eĉ transformilaj skatoloj, en urbaj medioj, por komuniki kun eventualaj partneroj.
Ekologio
Tiuj birdoj manĝas ĉefe artropodojn el arbotrunkoj. Ili povas ankaŭ kapti insektojn dumfluge. Ili estas reale ĉiomanĝantaj, ĉar manĝas ne nur insektojn, sed ankaŭ fruktojn, nuksojn kaj semojn. Ties reprodukta habitato estas kutime konstanta arbaro. Ili nestumas en sekaj kavoj de mortaj arboj, oldaj arbostumpoj, aŭ eĉ en vivantaj arboj kiuj havas pli molan lignon kiel ulmoj, aceroj, aŭ salikoj; ambaŭ seksoj helpas por elfosado de la nestokavaĵoj.
Kvankam la specio ne estas monde minacata, ĝi dependas de grandaj arboj por nestumado. En areoj kiuj estas ekstensive senarbarigitaj, tiuj birdoj foje uzas ĝardenojn, sed ĉe plej parto simple ili jam ne ĉeestas nombre[2].
Subspecioj
- Melanerpes carolinus carolinus
- Melanerpes carolinus harpaceus
Notoj
Referencoj
- BirdHouses101.com (2007): Karolina melanerpo. 2008-FEB-14a.
- BirdLife International (2004). Melanerpes carolinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
- Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bull. 18(2): 47-60. DjVu plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Linnaeus, Carls (1758): 54.6. Picus carolinus. In: Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (10th ed., vol. 1): 113. Laurentius Salvius, Holmius (= Stockholm). PDF plena teksto
- Terres, John K. & National Audubon Society (NAS) (1991): The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Wings Books, New York. Reprint of 1980 edition. ISBN 0517032880
Eksteraj ligiloj
- Karolina melanerpo, bibliografia fontaro
- USFWS
- Birdogvidilo, Laboratorio Cornell Lab de Ornitologio
- Birdoj de Suda Dakoto - Informaro kaj Fotaro de la Karolina melanerpo