Karolina Cicha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1979 (44-jaraĝa) en Bjalistoko |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato en Bjalistoko |
Okupo | |
Okupo | aktoro • komponisto |
TTT | |
Retejo | http://karolinacicha.eu/ |
Karolina Cicha (naskiĝis la 20-an de aprilo 1979 en Bjalistoko [1] ) estas pola kantistino, aktorino, komponistino kaj multinstrumentisto.
En 2010, ŝi surbendigis albumon eldonitan de la Muzeo de la Varsovia Ribelo kun siaj propraj aranĝoj de kantoj pri Varsovio, prezentitaj en duetoj kun la ĉefaj muzikistoj de la pola alternativa muziko. La premiero de la albumo okazis kune kun varba koncerto organizita en la muzeo.
Karolina Cicha kaj Esperanto
Bart Pałyga ludis interalie kun Karolina Cicha sur grandega nombro de etnaj kaj tradiciaj instrumentoj el tuta Azio kaj Eŭropo. En 2012 oni preparis, kune kun Bart Pałyga la projekton Wieloma językami (multajn lingvojn), aludante al la multkultura heredaĵo de Podlasio (kantoj en 9 lingvoj: la angla. ukraina, litova, rusa, cigana, belorusa, jida, pola, tatara kaj Esperanto) [2][3] . Per kantoj el tiu ĉi projekto ŝi en majo 2013 (sub la standardo de Cicha & Spółka) gajnis la Grandpremion ĉe Konkurso dum la Popola Festivalo Nowa Tradycja kaj la Individuan Premion Czesław Niemena pro personeco kaj esprimoriĉo[4].
Referencoj
- ↑ rateyourmusic.com
- ↑ „Wieloma językami” Karolina Cicha & Bart Pałyga. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2020-11-23.
- ↑ (pl) Jacek Świąder, Karolina Cicha & Spółka kun Bart Pałyga, "Multlingva", Culture.pl, la 22-an de novembro 2013
- ↑ „Nowa Tradycja”: zwycięstwo Cichej & Spółki!
Eksteraj ligiloj
- Karolina Chicha en YouTube
- Karolina Cicha en Ethnocloud.com