Troveblo de fosilioj: Ĵurasio – kretaceo | ||||||||||||||
Reproduktaĵo de alosaŭra skeleto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Allosauridae Alosaŭredoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Karnosaŭroj (Carnosauria) estas grupo de grandaj karnomanĝantaj dinosaŭroj vivintaj dum la ĵurasio kaj kretaceo. Iam oni metis en ĝi multajn ne proksime parencajn grandajn teropodojn, sed intertempe oni difinis la grupon tiel ke en ĝi nun estas nur la alosaŭroideojn kaj la teropodojn al ili plej parencaj. Lastatempe sciencistoj malkovris fosiliojn de iuj tre grandaj karnosaŭroj en la familio de karkarodontosaŭredoj (Carcharodontosauridae) kiel giganotosaŭro (Giganotosaurus) kaj tiranotitano (Tyrannotitan), inter la plej grandaj rabobestaj dinosaŭroj konataj.
Inter la apartigaj trajtoj de la karnosaŭroj estas iliaj grandaj okuloj, longa mallarĝa kranio kaj modifiĝoj de la kruro kaj pelvo kiel femuro pli longa ol la tibio.
Taksonomio
La grupo de la karnosaŭroj tradicie uziĝas kiel klaso por ĉiuj grandaj teropodoj, sed analizoj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj montris ke krom grandeco la grupo havis malmultajn trajtojn komunaj. La plimulto de la antaŭaj karnosaŭroj reklasiĝis kiel primitivaj teropodoj. Aliaj reklasiĝis kiel celurosaŭroj se ili estis pli proksime parencaj al la birdoj, kiel ekzemple la tiranosaŭredoj. Inter aliaj antaŭaj karnosaŭroj estis la megalosaŭredoj, la spinosaŭredoj, kaj la ceratosaŭruloj. Eĉ ne-dinosaŭroj iam klasiĝis kiel karnosaŭroj, kiel la raŭisukula teratosaŭro (Teratosaurus).
La modernaj kladistikaj analizoj difinas kaŭrosaŭrojn kiel tiuj dinosaŭroj havantaj praulon pli proksima parenca al alosaŭro ol al la modernaj birdoj .
Klasado
- Infraordo Karnosaŭroj Carnosauria
- Erectopus
- Fukuiraptor
- ?Gasosaurus
- ?Lourinhanosaurus
- Monolophosaurus Monolofosaŭro
- Siamotyrannus Siamotirano
- Superfamilio Alosaŭroideoj Allosauroidea
- Becklespinax?
- Megaraptor Megaraptoro?
- Familio Alosaŭredoj Allosauridae
- Allosaurus Alosaŭro
- Antrodemus Antrodemo
- Epanterias Epanterio
- Saurophaganax
- Familio Karkarodontosaŭredoj Carcharodontosauridae
- Acrocanthosaurus Akrocantosaŭro?
- Carcharodontosaurus Karkarodontosaŭro
- Neovenator Neovenatoro
- Subfamilio Giganotosaurinae
- Giganotosaurus Giganotosaŭro
- Mapusaurus Mapusaŭro
- Tyrannotitan Tiranotitano
- Familio Sinraptoredoj Sinraptoridae
- Metriacanthosaurus
- Sinraptor Sinraptoro
- Yangchuanosaurus