Por samtitola artikolo vidu la paĝon Karmeo. |
Karmeo | |
Natura satelito de Jupitero (XI) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Jupitero XI[1] |
Nomita laŭ | Carme vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Seth Barnes Nicholson[1] |
Dato de malkovro | 30-a de julio 1938[1] |
Loko de malkovro | Observatorio Monto Wilson[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 404 000 km[2] |
Discentreco | 0,253[2] |
Klinangulo | 164,9° (rilate al la ekliptiko) 167,53° (rilate al la jupitera ekvatoro) |
Periodo | 702,3 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 46 km[3] [4] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~1,3 × 1017 kg[4] 2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze) 0,017 m/s2 28 m/s |
Rotacia periodo | nekonata |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~124 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
0,04 (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 17,5[3] |
Karmeo estas neregula satelito de Jupitero.
Ĝiajn grandon kaj mason oni taksis je 46 km kaj 1,3 × 1017 kg laŭ ĝia videbla magnitudo; 17,5; hipotezinte la valorojn de ĝia albedo al 0,04 kaj de ĝia denso al 2,6 g/cm3, kiel tiuj de aliaj jupiteraj satelitoj.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 6-an de julio 1938 de Seth Barnes Nicholson en la Observatorio Monto Wilson (Kalifornio - Usono), sekve al observoj inter la 5-a de julio kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝia malkovro [5] estis anoncita samtempe kiel tiu de Lizito.
Ĝi tiam ricevis nomon Jupitero XI. Ĝi neniam ricevis maldaŭran nomon: tiu noma sistemo ne tiam ekzistis.
Nomo
En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Karmeo[6], laŭ unu nimfo de la minoa mitologio nomata Karmeo (greke: Κάρμη), amatino de Zeŭso kaj patrino de la minoa diino Briomarta.
Orbito
Karmeo estas la ĉefa ano de la karmea grupo, al kiu ĝi donas sian nomon. Tiu grupo arigas retrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
- Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 Datumoj pri la jupiteraj satelitoj - Données sur les satellites joviens (france) - Jovian Satellite Fact Sheet (angle)
- 1 2 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- 1 2 Ĉirkaŭkalkulita sur bazo de hipotezaj parametroj
- ↑ Publication of two new satellites of Jupiter By Seth B. Nicholson (angle)
- ↑ IAUC 2846: N Mon 1975 (= A0620-00); N Cyg 1975; 1975h; 1975g; 1975i; Sats OF JUPITER (angle) Nomoj de lunoj
Eksteraj ligiloj
- france Carme, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
- france Karmeo kaj la eksteraj lunoj de Jupiter (el "La Société d'astronomie de Montréal") Arkivigite je 2009-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- pole Karmeo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Karmeo, (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Karmeo kaj la eksteraj jupiteraj lunoj, (el
naŭ8 planedoj) - angle Karmeo, (el "Solar System Exploration") Arkivigite je 2007-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Karmeo, (el "Vido al la Sunsistemo")
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|