Karlshuld | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Bavario | ||||||
Distriktaro | Supra Bavario | ||||||
Distrikto | Distrikto Neuburg-Schrobenhausen | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | +49-8454 | ||||||
Poŝtkodo | 86668 | ||||||
Aŭtomobila kodo | ND | ||||||
Oficiala Municipokodo | 09185139 | ||||||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Karl Seitle | ||||||
Titolo de komunumestro | 1. Bürgermeister | ||||||
Partio de komunumestro | FWG | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 68 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 6091 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 41′ N, 11° 18′ O (mapo)48.68333333333311.3Koordinatoj: 48° 41′ N, 11° 18′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 375 m | ||||||
Areo | 29,09 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.karlshuld.de | ||||||
Karlshuld estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neuburg-Schrobenhausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 Karlshuld havis 6091 loĝantojn. La komunumo konsistas el ses partoj: Karlshuld, Grasheim, Kleinhohenried, Kochheim, Nazibühl kaj Neuschwetzingen.
Historio
La loko estis fondita en 1794 kiel sub-setlejo, kadre de la sekigo de la Danuba Muskejo (Donaumoos), komencita en 1790. En 1804 ĝi havis jam pli ol 300 loĝantojn, kvinoblon de la plano, kio portis multajn negativajn sekvojn de troloĝateco (135 familioj de kolonizantoj de la marĉo devis dividi la areon, kiu estis planita por 25). Tial la koloniigo de la marĉo estis neglektita, kaj la sekigitaj partoj kadukiĝis. Nur ek de 1817 oni sisteme konstruis dren-fosaĵojn kaj pontojn. En 1888 jam estis 1 227 loĝantoj.
Inter la jaroj 1970 kaj 1985 estis aligitaj la partoj Grasheim, Kleinhohenried, Kochheim, Nazibühl kaj Neuschwetzingen.
En Karlshuld naskiĝis la esperantisto Michael Scherm.
|