Karolo la Granda
Imperiestro
(busto en la katedralo de Aĥeno)
(busto en la katedralo de Aĥeno)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 739 (0739-11-30)
en Franka imperio
Morto 28-an de januaro 814 (0814-01-28) (74-jaraĝa)
en Aachen,  Franka imperio
Mortis per malsano vd
Tombo Katedralo de Akeno vd
Religio katolika eklezio kristanismo vd
Etno Frankoj vd
Lingvoj latina greka malnovfranka vd
Ŝtataneco Franka imperio vd
Subskribo Karolo la Granda
Familio
Dinastio Karolidoj vd
Patro Pipino la pli juna vd
Patrino Bertrada de Laon vd
Gefratoj Gisela, Abbess of Chelles Adelais Chrothais Karloman la 1-a Pipino vd
Edz(in)o Desiderata de la Longobardoj Hildegard of Vinzgouw Fastrada Luitgard Himiltrude Liutperga vd
Amkunulo Regina Himiltrude Madelgard Gersuinda Ethelind vd
Infanoj Pipino la Ĝibulo Karolo la Pli Juna Rotrude Bertha Pipino de Italio Ludoviko la Pia Gisela Theodrada Drogo Hugh Alpais Adelaide Lothair Hildegard Chrotais Hiltrude Ruodhaid Theodoric Adaltrude vd
Profesio
Okupo monarko suvereno vd
Romgermana imperiestro
Dum 800814
Antaŭulo Romulus Augustulus, okcident-romia imperiestro en la 5-a jarcento
Sekvanto Ludoviko la Pia
Reĝo de la lombardoj
Dum 774814
Antaŭulo Desiderio
Sekvanto Ludoviko la Pia
Reĝo de la Frankoj
Dum 768814
ĝis 771 kune kun Karloman la 1-a, lia frato
Antaŭulo Pipino la pli juna, lia patro
Sekvanto Ludoviko la Pia
vd Fonto: Vikidatumoj

Karolo la Granda, nomata ankaŭ Karlomagno (tiu ĉi nomo devenas de la latina lingvo Carolus Magnus, sed en preskaŭ ĉiu lingvo oni uzas apartan formon de la nomo Karlo; naskiĝis la 2-an de aprilo 747748[1], eble en Aĥeno; mortis la 28-an de januaro 814), estis kronita reĝo de la frankoj la 9-an de oktobro 768, reĝo de la Regno de Italio en 774 kaj imperiestro de la okcidento la 25-an de decembro 800, nome la unua imperiestro en Okcidento ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio.

La nepo de Karolo Martelo ricevis jam dumvive la kromnomon la Granda kaj estas taksata ekde la mezepoko unu el la plej gravaj regantoj de Okcidento. La regno de la frankoj neniam atingis pli grandan areon ol sub Karolo la Granda. Per lia kronado pere de la papo Leono la 3-a kristnaske en la jaro 800 en Romo la imperiestreco estis restarigita en la okcidento de Eŭropo. Laŭ instigo de la imperiestro Frederiko la 1-a, Karolo estis kanonizita la 29-an de decembro 1165 en la ĉeesto de la kontraŭpapo Paskalo la 3-a kaj deklarita "Pater Europae" (Patro de Eŭropo).

Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de sia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato Karlomano. Tamen tiu subite mortis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno daŭrigis la politikon de sia patro rilate al papoj kaj iĝis ties protektanto, forigante la Lombardojn el povo en norda Italio, kaj kondukante invadon kontraŭ Al-Andalus. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la popoloj orientaj, kristanigis ilin sub minaco de mortopuno, foje alvenante al okazoj kiaj la Masakro de Verden. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "imperiestro" fare de la papo Leono la 3-a kristnaske en la malnova Baziliko Sankta Petro de Romo.

Nomite "Patro de Eŭropo" (pater Europae),[2] Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la Romia Imperio. Lia regado helpis la floron de la Karolida renesanco, nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.

Karolo mortis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restaĵoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo Aĥeno en kio estas nune Germanio. Lia filo Ludoviko sukcedis lin. La urbo de Aĥeno fondis en 1949 la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia persono.

Politika fono

Monogramo de Karlomagno, el subskribo de reĝa diplomo: en latina Signum (monogr.: KAROLVS) Karoli gloriosissimi regis}}

Ĉirkaŭ la 6a jarcento, la okcidenta ĝermanaj frankoj estis estintaj kristanigitaj, kaj Francio, regataj de Merovidoj, estis la plej povega el la regnoj kiuj estis sukcedintaj post la Okcidenta Romia Imperio. Post la Batalo de Tertry, tamen, la Merovidoj iom elpoviĝis, pro epoko nomita de nenifarantaj reĝoj. Preskaŭ ĉia regado estis farita de la oficirestro, nome majordomo.[3]

En 687, Pepino el Herstal, majordomo de la palaco de Aŭstrazio, finigis la luktemon inter variaj reĝoj kaj ties majordomoj per la venko ĉe Tertry kaj iĝis la nura guberniestro de la tuta Franka Regno.[3] Pepino mem estis la pranepo de du el la plej gravaj figuroj de la Aŭstrazia Regno, nome Sankta Arnulfo de Metz kaj Pepino el Landen. Pepino el Herstal estos sukcedita de sia eksterleĝa filo Karlo, poste konata kiel Karlo Martel.

Post 737, Karlo regis la frankojn sen reĝo surtrone sed malakceptis nomiĝi reĝo. Karlo estis sukcedita en 741 de liaj filoj Karlomano kaj Pepino la mallongdaŭra, nome patro de Karlomagno. Por eviti separismon en la periferio de la regno, en 743 la fratoj lokigis surtrone la reĝon Ĉilderiko la 3-a, kiu estos la lasta reĝo el Merovidoj. Post Karlomano rezignis postenon en 746 por eniri eneklezie kiel monaĥo, Pepino alportis la aferon de la reĝigo antaŭ la papo Zakario, demandante ĉu logikas por reĝo ne havi reĝan povon. La papo decidis en 749. Li dekretis, ke pli bone por Pepino, kiu havis la plej altajn povopostenojn kiel Majordomo, estu nomita reĝo, por ne konfuzigi la hierarkion. Li tiele ordonis iĝi la vera reĝo.[4]

En 750, Pepino estis elektita de asembleo de Frankoj, kaj levita al la posteno de reĝo. Forpelinte li Ĉilderikon la 3-an kiel "falsa reĝo," la papo ordonis lian eniron en monaĥejo. Tiele la Merovida dinastio estis anstataŭita de la Karolidoj, nomitaj laŭ la patro de Pepino, nome Karlo Martel. En 753 la papo Stefano la 2-a iris el Italio al Francio petante helpon por la rajtoj de Sankta Petro al Pipino. Li estis eltenita en tiu alvoko de Karlomano, nome la frato de Karlo. Reage la papo kompreneble havigis legitimon, per konfirmado de Pepino, tiam aldonante liajn junajn filojn Karlo kaj Karlomano al la reĝa heredo, tiam por granda regno kiu jam kovris plej el okcidenta kaj centra Eŭropo. En 754 Pepino akceptis la papan inviton viziti Italion defende la rajtojn de Sankta Petro, kaj venkante super la Lombardoj.[4]

Sub la Karolidoj, la franka regno ekenhavis areon inkludantan plej el Okcidenta Eŭropo; kaj ties divido formis la bazojn por la modernaj Francio kaj Germanio.[5] La religiaj, politikaj, kaj artaj evoluoj originitaj el centre situa Francio ludos gravan rolon por la tuta Eŭropo.

Vivo

Junaĝo

Karolo estis la unuenaskita filo de Pipino la Malgranda (714 – 24a de Septembro 768, reĝis el 751) kaj de ties edzino Bertrada de Laon (720 – 12a de Julio 783), kies geedziĝo estis oficialigita nur en la jaro 479 pro tre proksima parenceco. Li havis pli junajn fraton Karloman kaj fratinon Gisla. La plej junaj gefratoj Pipino, Rothaid kaj Adelheid mortis junaĝe. Einhard, biografo de Karolo, skribis en sia verko Vita Karoli Magni, ke ne ekzistas skribaj dokumentoj pri la infanaĝo kaj la junaĝo de la imperiestro. Li menciis ankaŭ, ke dum li verkis la libron, ĉirkaŭ 15 jaroj post la morto de Karolo, plu neniu vivis, kiu povintus raporti pri tio[6].

Regiono de Akeno-Lieĝo (kun nuntempaj limoj, komercaj kaj veturaj vojoj).

Tiele oni havas malmultan certigan informon pri nasko-dato kaj -loko. Pri dato, kelkaj sugestoj (2a de Aprilo 742) povus indiki, ke Karlomagno ja estis ekstergeedza filo, kion kompreneble Einhard ne diras. Ĉiuj informoj devenas el fakto ke la imperiestro estis pli ol 70jaraĝa je mortiĝo. La preciza naskoloko de Karlomagno estas nekonata, kvankam historiistoj sugestis Akenon en moderna Germanio, kaj Lieĝo (Herstal) en nuntempa Belgio kiel eblaj lokoj.[7] Akeno kaj Lieĝo estas proksima al la regiono el kie familioj de kaj Merovidoj kaj Karolidoj originiĝis. Aliaj urboj estis sugestitaj, kiaj Düren, Gauting, Mürlenbach,[8] Quierzy kaj Prüm.

La konfuza alta posteno

La plej povegaj oficiroj de la Frankoj, nome Majordomo de Palaco (Maior Domus, ĉefulo de la domo) kaj unu aŭ pliaj reĝoj ("rex", "reges"), estis enpostenigitaj per elektado popola; ne estis veraj elektoj sed iel oni atentis la popolan volon por elekti oficirojn ad quos summa imperii pertinebat, "al kiuj koncernis plej altaj aferoj de la ŝtato." Evidente kelkaj decidoj estis farataj de la Papo, kiujn devis esti ratifitaj per popola asembleo, kiu kuniĝis unufoje jare.[9]

Antaŭ esti elektita reĝo en 750, Pipino la pli juna estis dekomence Majordomo, alta posteno iel hereda. Einhard klarigas, ke "la honoro" estis kutime "donita de la popolo" al distingitaj, sed Pepino kaj sia frato Karlomano la Saĝa ricevis ĝin herede, same kiel ilia patro, Karlo Martel. Estis tamen ia ambigueco pri kvazaŭ heredo. La posteno estis traktata kiel kunposedaĵo: unu Majordomeco estis tenita de du fratoj kune.[10] Ĉiu tamen havis sian propran geografian jurisdikcion. Kiam Karloman decidis rezigni, iĝante Benediktano ĉe la monaĥejo de Monte Cassino,[11] la afero de la dispono pri lia kvazaŭ kunhavaĵo estis respondeco de la papo. Li konvertis la Majordomecon en reĝeco kaj donis la tutan propraĵon al Pepino, kiu tiam havis la tutan rajton pasigi ĝin herede.[12]

Tiu decido ne estis akceptita de ĉiuj membroj de la familio. Karloman konsentis pri la provizora tenado de sia propra kunhavaĵo, kiun li intencis dekomence pasigi al sia propra filo, Drogo, kiam la heredo estu renovigita pro la morto de iu. Laŭ la papa decido, laŭ kiu Pepino havis parton, Drogo estis neatentita kiel heredanto favore al sia kuzo Karlo. Li prenis armojn opozicie al la decido kaj estis kunigita de Grifo, duonfrato de Pepino kaj Karlomano, kiu estis doninta sian parton al Karlo Martel, sed kiu estis senhavigita je ĝi kaj tenita areste de siaj duonfratoj kiel klopodo por kapti ties parton pere de milita agado. Ĉirkaŭ 753 ĉio estis finita. Grifo pereis dumlukte en la Batalo de Saint-Jean-de-Maurienne kaj Drogo estis kaptita kaj tenita areste.[13]

Post la morto de Pepino, la 24an de septembro 768, la reĝeco pasis kunece al liaj filoj, "kun dia konsento" (divino nutu).[12] Laŭ la Vivo, Pepino mortis en Parizo. La Frankoj "en ĝenerala asembleo" (generali conventu) donis al ambaŭ la konsideron de reĝo (reges) sed "partis la tuton de la reĝeco samegale" (totum regni corpus ex aequo partirentur). La annals[14] rakontas iomete diferencan version. La reĝo mortis ĉe St. Denis, kiu estas, tamen, ankoraŭ en Parizo. La du "senjoroj" (domni) estis "altigitaj al reĝeco" (elevati sunt in regnum), Karlo la 9an de oktobro en Noyon, Karlomano en neprecizigita dato en Soissons. Se li estis naskita en 742, Karlo estis 26-jaraĝa, sed li estis milite kelkajn jarojn ĉe sia patro, kio signifas, ke li estis jam lerta militisto. Karlomano estis 17-jaraĝa.

La lingva analizo ĉiuokaze sugestas, ke estis ne du heredoj, kiuj estus kreintaj distingajn reĝecojn regantajn super distingaj regnoj, male temas pri unusola kuna heredo kaj reĝeco tenata de du samegalaj reĝoj, nome Karlo kaj lia frato Karlomano. Kiel antaŭe oni konsideris distingajn jurisdikciojn. Karlo ricevis la originan parton de Pepino kiel Majordomo: la eksteraj partoj de la regno bordaj al maro, nome Neŭstrio, okcidenta Akvitanio, kaj la nordaj partoj de Aŭstrazio; dum Karlomano ricevis la iaman parton de sia onklo, nome la internajn partojn: suda Aŭstrazio, Septimanio, orienta Akvitanio, Burgonjo, Provenco, kaj Ŝvabio, nome teroj borde al Italio. La demando ĉu tiuj jurisdikcioj estis kunecaj partoj revenantaj al la alia frato kaze de morto de unu el ili aŭ estis hereditaj propre pasataj al la descendantoj de la mortunta frato neniam estis definitive decidita de la Frankoj. Tiu afero ripete aperos dum la venontaj jardekoj ĝis la pranepoj de Karlomagno kreis distingajn suverenajn regnojn.

Akvitanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvitanio.
Denaro el la epoko de Karlomagno, Tours, 793–812.

Heredo de la landoj iam sub romia juro (iusiustitia) reprezentis ne nur transmito de posedaĵoj kaj privilegioj sed ankaŭ la altiĝo kaj devoj ligitaj al la heredo. Pepino je sia morto estis en procezo konstrui imperion, nome malfacila tasko:[15]

"Tiam, konstrui regnon el agregaĵo de malgrandaj ŝtatoj estis per si mem de ne granda malfacilo ... Sed teni la ŝtaton netuŝite post esti formita estis kolosa tasko ... Ĉiuj el la minoraj ŝtatoj ... havis sian malgrandan suverenecon ... kiu ... donis al si ĉefe por ... luktadi, rabadi kaj piratadi."

Akvitanio sub Romio estis estinta en suda Gaŭlio, romiigita kaj parolanta unu el la latinidaj lingvoj. Simile Hispanio estis estinta loĝata de popoloj kiuj parolis variajn lingvojn, kiaj la kelta, sed tiu areo estis tiam loĝata preskaŭ entute de parolantoj de latinida lingvaro, almenaŭ en la norda duono de la duoninsulo. Inter Akvitanio kaj Hispanio estis la Euskaldunak, latinigitaj al Vaskonoj, aŭ Eŭskoj,[16] loĝantaj en Vaskio, Vaskonio, kiu etendis, laŭ la distribuado de lokonomoj atribueblaj al Baskoj, plej dense en okcidentaj Pireneoj sed ankaŭ tiom for sude kiom ĝis supra rivero Ebro en Hispanio kaj tiom for norde kiom ĝis la rivero Garono en Francio.[17] La franca nomo, Gaskonio, derivas el Vaskonio. La romianoj neniam sukcesis entute subteni Vaskonion. Tio kion ili faris estis meti en la ĉefaj urboj de la regiono legiojn de la romia armeo valoraj pro ties luktemaj kapabloj. La limo kun Akvitanio estis Tuluzo.

Ĉirkaŭ 660 la Duklando Vaskonio kuniĝis al la Duklando Akvitanio por formi ununuran regnon sub Felikso de Akvitanio, reganta el Tuluzo. Tio estis kuna regno kun 28-jaraĝa vaska reĝo, Lupo la 1-a aŭ Lupus.[18] Tiu regno estis suverena kaj sendependa. Unuflanke Vaskonio evitis predadon iĝante ludanto en la kampo de eŭropa politiko. Aliflanke ĉiaj aranĝoj faritaj de Felikso kun la malfortiĝintaj Merovidoj estis nuligitaj kaj eksvalidaj. Post la morto de Felikso en 670 la kuneca propraĵo de la reĝeco venis entute al Lupus. Ĉar la Baskoj ne havis leĝojn de kuneca heredo, sed male praktikis la rajtojn de unuenaskiteco, Lupus fakte fondis heredan dinastion de Baskaj reĝoj de etendigita Akvitanio.[19]

Akiro de Akvitanio fare de la Karolidoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama invado de Iberio.
Imperia kronigo de Karlomagno, de Friedrich Kaulbach, 1861

La latinlingvaj kronikoj pri la fino de la Hispania regno de Visigotoj estas ege fuŝaj kaj kontraŭdiraj.[20] La islamaj fontoj, tamen, prezentas pli koheran rigardon, kiel ĉe Ta'riĥ iftitah al-Andalus ("Historio de la konkero de al-Andalus") de Ibn al-Kutija (nomo kiu signifas "la filo de la Gota virino," reference al nepino de la lasta reĝo de la tuta Visigota Hispanio, kiu edziĝis al islamano). Ibn al-Kutija, kiu havis alian, multe pli longan nomon, devis esti fida je iu grado al familia parola tradicio.

Laŭ Ibn al-Kutija,[21] la lasta Visigota reĝo de unuigita Hispanio mortis antaŭ liaj tri filoj, nome Almundo, Romulo, kaj Ardabasto, atingis maturecon. Ties patrino estis regentino ĉe Toledo, sed Rodrigo, armea stabestro, estris ribelon, kaj kaptis Kordovon. El ĉiaj eblaj rezultoj, li elektis trudi kunecan regadon super distingaj jurisdikcioj al ties veraj heredantoj. Pruvo de iela divido estas la distribuado de moneroj stampitaj laŭ la nomo de ĉiu reĝo kaj la propra listo de reĝoj.[22] Vitizo estis sukcedita de Rodrigo, kiu reĝis dum sep kaj duona jaroj, sekve de iu Aĥila (Akila), kiu reĝis tri kaj duonan jarojn. Se la regado de ambaŭ finis per la invado de la islamanoj, tiam Rodrigo ŝajne reĝis kelkajn jarojn antaŭ la matureco de Aĥila. La regno de tiu lasta estus plej verŝajne nordorienta, dum Rodrigo ŝajne regis la ceteron, ĉefe Portugalion.

La islamanoj trapasis la montojn por postuli la Septimanion de Ardo, nur por trafi la vaskan dinastion de Akvitanio, ĉiam aliancanoj de la Gotoj. Odo la Granda de Akvitanio estis dekomence venka ĉe la Batalo de Tuluzo en 721.[23] La islamaj trupoj laŭgrade amasiĝis en Septimanio kaj en 732 avancis al Vaskonio, kaj Odo estis venkita ĉe la Batalo de la Rivero Garono. Ili kaptis Bordozon kaj estis avancintaj al Tours kiam Odo, senpova haltigi ilin, alvokis sian malamikegon, Karlo Martel, majordomo de la Frankoj. En unu el la unuaj famaj marŝoj pri kiuj la karolidaj reĝoj famiĝis, Karlo kaj lia armeo aperis survoje de la islamanoj inter Tours kaj Poitiers, kaj en la Batalo de Tours solvis la aferon de la islama avanco al Eŭropo. La maŭroj estis venkitaj tiom definitive, ke ili retiriĝis trans la montoj Pireneoj, kaj neniam revenis, lasante Septimanion kiel parto de Francio.[24] Odo devis pri tio pagi la prezon de sia aliĝo al la regno de Karlo, nome decido kiu estis malagrabla kaj por li kaj por liaj heredantoj.

Karlo Martel priskribita en la libro "Promptuarii Iconum Insigniorum" fare de Guillaume Rouillé, publikigita en 1553. Karlo Martel ludis gravan rolon en la Karola epoko.

Post la morto de lia filo, Hunaldo alianciĝis kun la libera Lombardio. Tamen, Odo estis ambigue lasinta la regnon kunece al siaj du filoj, Hunaldo kaj Hatto. Tiu lasta, fidela al Francio, nune militiris kontraŭ sia frato pro la tuta posedo. Venkinta, Hunaldo blindigis kaj enprizonigis sian fraton, sed li suferis konsciencriproĉojn kaj eniris en eklezio kiel monaĥo pentita laŭ la karolidaj fontoj.[25] Lia filo Vaifro frue prenis heredon, iĝis duko de Akvitanio, kaj ratifis la aliancon kun Lombardio. Vaifro decidis honori ĝin, ripetante la decidon de sia patro, kion li justigis asertante, ke ĉiu ajn interkonsento kun Karlo Martel senvalidiĝis post la morto de Martel. Kiam Akvitanio iĝis tiam heredo de Pepino, la juna Karlo, forpelis Vaifron, kiu povis nur fari gerilan militon, kaj ekzekutis lin.[26]

Inter la trupoj de la Franka Armeo estis anoj el Bavario sub Tasilo la 3-a (Duko de Bavario), nome el Agilulfidoj, hereda Bavaria reĝa familio. Grifo estis instalinta sin kiel Duko de Bavario, sed Pepino anstataŭis lin per membro de la reĝa familio ankoraŭ infano, nome Tasilo, kies protektanto li iĝis post la morto de lia patro. La fideleco de Agilulfidoj estis ĉiam pridisputita, sed Pepino petis nombrajn ĵurojn el Tasilo. Tamen, tiu lasta edziĝis al Liutperga, filino de Desiderio, reĝo de Lombardio. Je problema momento enmilite Tasilo kun ĉiuj siaj bavaroj lasis la batalkmapon. For el atingo de Pepino, li malakceptis ĉiajn fidelojn al Francio.[27] Pepino ne povis reagi ĉar li malsaniĝis kaj post kelkaj semajnoj post la ekzekuto de Vaifro li mem mortis.

La unua evento de la regado de la fratoj estis ribelo de Akvitanoj kaj Gaskonoj, en 769, en tiu teritorio disigita inter la du reĝoj. Unu jaron antaŭe, Pepino estis finfine venkinta super Vaifro, Duko de Akvitanio, post detrua, dekjara milito kontraŭ Akvitanio. Tiam, iu Hunaldo (ŝajne alia ol Hunaldo la duko) kondukis la Akvitanojn tiom for norde kiom ĝis Angulemo. Karlo kuniĝis al Karloman, sed tiu malakceptis partopreni kaj revenis al Burgonjo. Karlo militiris kondukante sian armeon al Bordozo, kie li setlis fortikaĵon ĉe Fronsac. Hunaldo estis devigita foriri al la kortego de la Duko Lupo la 2-a de Gaskonio. Lupo, time de Karlo, redonis Hunaldon ŝanĝe al paco, kaj li estis metita en monaĥejo. Ankaŭ Gaskonaj senjoroj kapitulacis, kaj Akvitanio kaj Gaskonio estis finfine tute submetitaj al la Frankoj.

La fratoj havis mezvarmajn rilatojn kun helpo de sia patrino Bertrada, sed en 770 Karlo subskribis traktaton kun la Duko Tasilo la 3-a de Bavario kaj edziĝis kun lombarda princino (komune konata nune kiel Desiderata), filino de la reĝo Desiderio, por ĉirkaŭi Karlomanon per siaj propraj aliancanoj. Kvankam la Papo Stefano la 3-a kontraŭis tiun geedziĝon kun la lombarda princino, li tuj malmulte timis pri Franka-Lombarda alianco.

Malpli ol unu jaron post sia geedziĝo, Karlomagno repudiis Desiderata kaj tuj edziĝis al 13-jaraĝa svabia nome Hildegard. La repudiita Desiderata revenis al la kortego de sia patro ĉe Pavio. Ŝia patro koleriĝis, kaj klopodis alianciĝi kun Karlomano por venki super Karlo. Antaŭ malfermo de milito tamen Karlomano mortis la 5an de Decembro 771, ŝajne pro naturaj kaŭzoj. La vidvino de Karlomano, nome Gerberga, foriris al la kortego de Desiderio en Lombardio kun siaj filoj por protektado.

Italiaj kampanjoj

La Franka reĝo Karlomagno estis katolika kaj havis fortan rilaton kun la papoj tra sia vivo. En 772, kiam la papo Adriano la 1-a estis minacita de invadantoj, la reĝo kuris al Romo por havigi helpon. Tie, la papo petas Karlomagnon helpon ĉe kunsido ĉe Romo.

Post la morto de sia frato Karlomano (771), Karlomagno regis sole. Li venkis la lombardojn kaj dominis la nordon de Italio (774). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Ĝermanoj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.

Kiam siavice Karolo la Granda venis en Italion kontraŭ la Lombardoj, ili rekomencis la saman strategion, sed tiufoje la Frankoj sieĝis Pavion kaj restis eĉ dum la vintro. Rezisti ne plu eblis; la Lombardoj kapitulacis kaj ilia reĝlando malaperis por ĉiam. Teorie ĝi daŭris, kun nura ŝanĝo de reĝo (Karolo la Granda aldonis al siaj titoloj la titolon «reĝo de la Lombardoj»). Fakte ĝi estis aneksita.

Reĝo

Karlomagno kreis la reĝlandon de Akvitanio, venkis la lombardojn, dominis la nordon de Italio (774), sturmis Bavarion, enkorpigis Saksion (799), kaj submetis la Frisojn (785), la avarojn de Panonio (796) kaj la saksojn (804), kun pli ol tridek jaroj da batalado. Post malsukcesi en la venko de islama Iberio, li kreis zonon de sekureco sude de la Pireneoj, la Hispana Marko (Marca Hispanica); simile li fondis okcidente la Markion de Bretonio (789-790).

Imperiestro

Karolo instruante al Ludoviko la Pia.

Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la Romian Imperion de Okcidento. La papo lin kronis kiel romian imperiestron (25-a de decembro de 800 en Romo), kreante la Sanktan Romian Imperion, samnivela ol Bizancio kaj la Kaliflando de Bagdado. Page, li prestiĝigis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizancaj patriarĥoj. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el po unu nobelo kaj po unu episkopo. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regadon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de Kristanismo kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En 813 li kronigis sian filon Ludoviko la Pia, komencante la dinastion Karolidoj.

Posta efiko

Harun ar-Raŝid ricevas delegitaron de Karlomagno en Bagdado, de Julius Köckert (1864)

Mezepokaj eŭropanoj taksis lin kavalira modelo, unu el la Naŭ Prodoj, kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu Pajroj de Francio).

En la slavaj lingvoj lia nomo fariĝis bazo por la esprimo "reĝo" (ruse koroľ, pole król, ĉeĥe kaj slovake král, serba-kroata kralj ktp.). Komparu "cezaro".

Laŭ li estas nomata la Premio de Karolo, kiun oni en la germana urbo Aachen donas ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.

Kelkaj historiistoj dubas, ke Karolo iam ekzistis. Laŭ ili "Karolo la Falsigita" estas nur ĉarma legendo[28].

Antaŭularo de Karolo la Granda

Pipino la Meza
(* ĉ. 635, † 714),
franka dommajstro
Alpaida
(† antaŭ 714)
Liutvino
(† ĉ. 717 en Reims), episkopo en Trier, Reims kaj Laon
NN Marteno de Laon,
(* ĉ. 660, † 680), Grafo de Laon
Bertrada la pli maljuna,
(* 660, † post 721) Fondintino de la abatejo Prüm
NN NN
Karolo Martelo
(* ĉ. 689, † 741), franka dommajstro
Rotrude de Treviro
(* 690, † 724)
Heriberto,
(* 680, † 747)
Grafo de Laon
Gisele de Akvitanio
Pipino la pli juna
(* 714, † 768), Reĝo de la frankoj
Bertrada la pli juna
(* ĉ. 725, † 783)
Karolo la Granda (* 747/748, † 814),
Imperiestro de la Okcidento

Referencoj

  1. Vidu ĉe Karl Ferdinand Werner: Das Geburtsdatum Karls des Großen (La naskiĝdato de Karolo la Granda), en: Francia 1, 1973, p. 115-157 (legu rete Arkivigite je 2013-11-17 per la retarkivo Wayback Machine);
    Matthias Becher: Neue Überlegungen zum Geburtsdatum Karls des Großen (Novaj pripensoj pri la naskiĝdato de Karolo la Granda), en: Francia 19/1, 1992, p. 37-60 (legu rete Arkivigite je 2013-11-17 per la retarkivo Wayback Machine). Werner subtenas la naskiĝjaron 747, Becher 748. Antaŭe oni supozis la jaron 742, sed post novaj esploroj oni preferas la jarojn 747/48, vidu ĉe R. McKitterick: Charlemagne (Karlomagno). Cambridge 2008, p. 72.
  2. Papst Johannes Paul II (2004). Ansprache von seiner Heiligkeit Papst Johannes Paul II. Internationaler Karlspreis zu Aachen. Arkivita el la originalo je 2012-01-17. Alirita 2014-07-15.
  3. 1 2 France :: The hegemony of Neustria - Encyclopædia Britannica. Britannica.com (24 April 2013). Alirita 14a Januaro 2014.
  4. 1 2 France :: Pippin III - Encyclopædia Britannica. Britannica.com (24a Aprilo 2013). Alirita 14a Januaro 2014.
  5. Oman 1914, paĝoj 409–410 portretas la gravon de la Traktato de Verdun, 843, inter la pranepoj de Karlomagno, kiel fonda evento de sendependa Francio sub ties unua reĝo, Karlo Senhara, kaj de sendependa Germanio, sub ties unua reĝo, Ludoviko la Germano, kaj de sendependa intermeza ŝtato etenfa el la teritorio de la nuna Nederlando laŭlonge de la landlimoj sude de Romo laŭ Lotaro la 1-a, kiu retenis la titolon de imperiestro kaj la ĉefurbojn Aĥeno kaj Romo sen tia jurisdikcio. La meza regno disiĝis ĉirkaŭ 890. La dispono de ties teritorio restis kiel ĉefa fonto de diskonsentoj inter Francio, Germanio, kaj Italio ĝis la 20a jarcento. La solvo estis la kreado de pli malgrandaj nacioj en la mezaj zonoj, ĉefe Nederlando kaj Svisio sed ankaŭ kelkajn tre malgrandajn ŝtatojn. La koncepto kaj memoro de unuigita Exuropo restis ĝis nune.
  6. Ĉapitro 4
  7. Charlemagne. History.com. Alirita 14a de Januaro 2014.
  8. Route Gottfried von Bouillon e.V. - deutsche Sektion Arkivigite je 2017-07-02 per la retarkivo Wayback Machine. Route-gottfried-von-bouillon.de. Konsultita la 2013-09-07.
  9. Einhard 1999, 1. The Merovingian Family
  10. La Annales uzas maiores domus, nome pluralo sekvita de singularo: unu domo, du ĉefaj oficiroj. Einhard, putative 741–829, Year 742
  11. Einhard, putative 741–829, Years 745, 746
  12. 1 2 Einhard 1999, 3. Charlemagne's Accession
  13. Collins 1998, paĝoj 32–33.
  14. Einhard, putative 741–829, Year 768
  15. Russell 1930, p. 87.
  16. Collins 1987, p. 32.
  17. Collins 1987, p. 105.
  18. Douglas & Bilbao 2005, paĝoj 36–37. Lupus estas la latina traduko de la vaska Oĉoa, "lupo."
  19. Collins 1987, p. 100.
  20. Collins 2004, paĝoj 130–131, "The sequence of events ... has not been assisted by the tendency of the historians to take all the information ... from all the available sources and combine it to produce a single synthetic account ... As a rule of thumb, reliability, and also brevity of narrative, are usually in direct proportion to chronological proximity."
  21. James 2009, p. 49.
  22. Collins 2004, paĝoj 131–132.
  23. Douglass & Bilbao 2005, p. 40.
  24. Charles Martel, Encyclopædia Britannica
  25. La historio, origine rakontita en "Annales Mettenses priores", estis rerakontita en Freeman, Edward Augustus. (1904) Western Europe in the eighth century & onward. London, New York: Macmillan and Co., p. 74.
  26. Russell 1930, p. 88.
  27. McKitterick 2008, paĝoj 118–125.

Literaturo

  • Collins, Roger (1998). Charlemagne. Toronto: University of Toronto Press.
  • Fried, Johannes (2016). Charlemagne. trad. Peter Lewis. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 9780674737396.
  • James, David; Ibn al-Qūṭiyya, Muḥammad b ʻUmar (2009). Early Islamic Spain: The History of Ibn al-Qūṭiyya: a study of the unique Arabic manuscript in the Bibliothèque Nationale de France, Paris, with a translation, notes and comments. London and New York: Routledge. ISBN 978-0-41547-552-5.
  • Lewers Langston, Aileen; Buck, Jr., J. Orton, eds. (1974). Pedigrees of Some of the Emperor Charlemagne's Descendants. Baltimore: Genealogical Pub. Co.
  • Riché, Pierre (1993). The Carolingians: A Family Who Forged Europe. Middle Ages Series. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0-8122-1342-3.
  • Russell, Charles Edward (1930). Charlemagne, first of the moderns. Boston kaj New York: Houghton Mifflin Co.
  • Sarti, Laury (2016). "Frankish Romanness and Charlemagne's Empire". Speculum. 91 (4): 1040–58. doi:10.1086/687993. S2CID 163283337.
  • Scholz, Bernhard Walter; Barbara Rogers (1970). Carolingian Chronicles: Royal Frankish Annals and Nithard's Histories. Ann Arbor: University of Michigan Press. ISBN 978-0-472-08790-7.
  • Sypeck, Jeff (2006). Becoming Charlemagne: Europe, Baghdad, and The Empires of A.D. 800. New York: Ecco/HarperCollins. ISBN 978-0-06-079706-5.
  • Tierney, Brian (1964). The Crisis of Church and State 1050–1300. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 978-0-8020-6701-2.
  • Waldman, Carl; Mason, Catherine (2006). Encyclopedia of European Peoples. New York: Facts on File. ISBN 978-0816049646.
  • Wilson, Derek 2006 : Charlemagne, Doubleday/Random House, Inc., New York, 226p. ISBN 0-385-51670-3 angle

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.