Karl Maria WILIGUT (10-an de decembro 1866 en Vieno - 3-an de januaro 1946 en Arolsen) estis popola esoteristo kaj SS-grupgvidanto.

Li estis oficiro en la aŭstra-hungara monarĥia armeo. Wiligut aperigis artikolojn ekde 1932 en ĵurnalo Hagal kaj tiutempe kontaktiĝis kun Heinrich Himmler. Li membriĝis en 1933 sub kaŝnomo "Weisthor" en SS, estis ekde 1934 SS-Standartenführer, pli poste SS-Gruppenführer (General-leŭtenanto).

Wiligut kaj Himmler havis same grandan intereson pri temoj de okultismo, esoterismo kaj mitologio. Pro lia influo je Himmler, oni nomumis lin ec ankaŭ „Rasputin de Himmler".

Li devis forlasi en aŭgusto de 1939 la SS, ĉar li pruviĝis ĉarlatano kaj trouzis alkoholaĵojn, medikamentojn. Tiutempe senvualiĝis, ke Wiligut inter 1924 kaj 1927 pasigis tempon en nervokuracejo.

Liaj ezoteraj verkoj repopulariĝis inter la novnazioj en la 1990-aj jaroj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.