Karl Reimer (1845-1883) | ||
---|---|---|
![]() Germana kemiisto kiu studis la kemian strukturon de la gvajakolo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-a de decembro1845 en Lepsiko, ![]() | |
Morto | 15-a de januaro 1883 en Berlino, ![]() | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | |
Alma mater | Universitato de Göttingen , Universitato de Greifswald , Universitato de Hajdelbergo | |
Familio | ||
Patro | Karl Reimer vd | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Karl Ludwig REIMER (1845-1883) estis germana kemiisto, esploristo, kiu malkovris la sintezon de la salikila aldehido elde la fenolo, kiun li disvolvis kune kun Ferdinand Tiemann (1848-1899), lia antikva kunlaboranto en Berlino, en 1876. Li kaj Tiemann esploris la reakcion kaj kune publikigis kelkajn dokumentojn.
Reimer baldaŭ forlasis siajn esplorojn, supozeble por koncentriĝi en la disvolviĝo de la entrepeno "Haarmann kaj Reimer" en Holzminden, fondita en 1876, kaj nune parto de la Bayer. Lia parenco samnoma, Karl Ludwig Reimer (1856-1921)[1], filo de la germana eldonisto Dietrich Reimer, daŭrigis liajn esplorojn. Li estis filo de filo de Karl August Reimer (1801-1858), germana eldonisto kaj libristo[2].
![](../I/Synthesis_vanillin_3.svg.png.webp)
Biografio
Reimer kreskis en Berlino sed studis kemion en la Universitatoj de Göttingen, Greifswald kaj Hajdelbergo. En 1871, li doktoriĝis kun August von Hofmann (1818-1892), sub la superrigardo de Ferdinand Tiemann, tiam okupita kun la industria esploro. Li forte interesiĝis pri la kemio de la aromaĵoj, kaj pli malfrue li, kune kun Tiemann, malkovris la Reakcion de Reimer-Tiemann, kiu ebligis malmultekostan produktadon de la vanilino ekde la gvajakolo, laŭ la reakcio:
![](../I/Reimer-Tiemann_Reaction_Scheme.png.webp)
Selektita verko
- Ueber einige Derivate des Gährungsbutylalkohols (Pri certaj derivaĵoj de fermentado de la butila alkoholo), 1871
Literaturo
- Organic Chemistry: The Name Game: Modern Coined Terms and Their Origins, Alex Nickon, Ernest F. Silversmith
- Elsevier's Dictionary of Chemoetymology: The Whys and Whences of Chemical ..., Alexander Senning
- Sustainable Value Chain Management: Delivering Sustainability Through the ..., Michael D'heur
- World e-book Library Arkivigite je 2015-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- A History of the International Chemical Industry, Fred Aftalion
- The Development of Modern Chemistry, Aaron J. Ihde
- Chemistry Articles: Pamphlet Volume, Henry Carrington Bolton
- Betörende Düfte, sinnliche Aromen, Joachim Schreiber
- Riechstoffe, zwischen Gestank und Duft: Vorkommen, Eigenschaften und ..., Wolfgang Legrum
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ The Development of Modern Chemistry, Aaron J. Ihde
- ↑ Biographies of Chemists