Karl Gruber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karl Gruber | |||||
Naskiĝo | 3-an de majo 1909 en Innsbruck | ||||
Morto | 1-an de februaro 1995 (85-jaraĝa) en Innsbruck | ||||
Tombo | Cemetery Mariahilf vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | Aŭstria Popola Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inĝeniero • diplomato • politikisto • ministro pri eksteraj aferoj vd | ||||
Laborkampo | politiko • diplomatio vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl GRUBER (naskiĝinta la 3-an de majo 1909 en Innsbruck, mortinta samloke la 1-an de februaro 1995) estis aŭstra politikisto kaj diplomato.
Vivo
Li estis la tria filo de Maria kaj Peter Gruber. Lia familio estis politike influita fare de la socialdemokratio - la patrino agadas en la porvirina movado socialdemokratia, la patro ĉe la fervojista sindikato. La propra kariero de Karl Gruber do ankaŭ komenciĝis maldekstre ĉe la organizoj de Rote Falken kaj Sozialistische Jugend.
Post la frekvento de la metilernejo li studis elektroteknikon kaj poste jursciencon en Vieno. Dum la studojaroj li laboris ankaŭ ĉe la shtata poŝto. Tiam fariĝis ankaŭ lia aliorientiĝo je la kristana demokratio. En 1935 li aliĝis al la studenta korporacio katolika K.Ö.St.V. Austria ene de Österreichischer Cartellverband.[1]
Post la t.n. Anschluss li fuĝis antaŭ la arestantoj de Gestapo en la direkto de Berlino kie li laboris dum la Dua mondmilito kiel elektroinĝeniero en laboratorio de la armilindustrio (unue ĉe AEG, poste ĉe Telefunken). Jam dummilite li agadis en rezistadmovadoj germanaj gvidante en Berlino la organizon Rosengarten kiu intime kunlaboris kun la aŭstra grupo O5 kaj aliaj germanaj organizoj (ekz. Kreisauer Kreis). Celo plej grava estis ebligi kontakojn kun la Aliancanoj. Je la fino de la milito Gruber revenis en (jure neekzistantan) Aŭstrion, kie li transprenis en printempo 1945 la estradon de la tirola rezistadanaro Tiroler Widerstandsbewegung. Li sukcese igis Insbrukon - la ununuran germanan urbon - liberigita ankoraŭ antaŭ la enmarŝo de la Aliancanoj. Post la restaŭrigo de la Respubliko Aŭstrio li iĝis provizora Landa prezidanto de Tirolo kaj fondis samloke la partion Österreichische Staatspartei, kiun oni baldaŭ alinomis Aŭstria Popola Partio (ÖVP).
Roloj post 1945
Post la federacilandaj konferencoj de 1945 Gruper senditis kiel reprezentanto de la uestaj federaciaj landoj al Vieno, en la provizoran registaron de Karl Renner. Tie li havis ekde la 26.9. la funkcion de subsekretario ŝtata en la ministerio pri eksteraj aferoj. Inter la 20.12.1945 kaj la 26.11.1953 li estis ministro pri eksteraj aferoj en kabinetoj de Leopold Figl kaj Julius Raab. Dum al unua tempo de lia ministrado li tre okupiĝis pri problemoj koncerne la juran staton de Sudtirolo. Kvankam li ne atingis la celon de memstariĝo sudtirola, li ja havigis aŭtonomion kaj diversajn aliajn avantaĝojn ene de Italio por la suda parto de Tirolo. La tuto solene deklaritis oficiala en la t.n. Akordo De Gasperi-Gruber.
Koncerne Germanujon Gruber advokatis por kelkaj postulantoj el Salcburgio por ke la Distrikto Berchtesgadener Land - historie salcburgia - "revenu" al Salcburgio. Poste Gruber partoprenis intertraktojn por la Aŭstria Ŝtattraktato, dum kiuj li ĉiam favoris la usonan pozicion.
Pro kvereloj ene de ÖVP Gruber demisiis en 1953 kiel ministro. Li nomumitis ambasadoro en Vaŝingtono, poste en Berno, Bonn kaj Madrido. La en la 29.7.1957 fondita Internacia Atomenergia Organizo unuafoje kunvenis sub la prezido de Gruber en Vieno; ĝi decidis krei sian sidejon daŭran en Vieno ankaŭ. [2] Inter la 19.4.1966 kaj la 13.5.1969 li estis ŝtata sekretario en la dua kabineto de Josef Klaus.
En 1986 Gruber estis speciala konsilisto koncerne la problemojn ĉirkaŭ la elekto de Kurt Waldheim je prezidanto. Ĝismorte li plenumis diversaj konsilantajn funkciojn ĉe diversaj politikistoj. Li ankaŭ longtempe estris la Latinamerikan Instituton de Vieno. Lia edzino estis Helga Ahlgrim; la geedzighintoj restis seninfanaj. La lastajn jarojn li pasigis en Vieno kaj en Andaluzio. Lia tombejo estas en Innsbruck (tombejo Landesfriedhof Mariahilf).[3]
Honoroj
- 1954: Großes Goldenes Ehrenzeichen am Bande für Verdienste um die Republik Österreich[4]
- 1965: Orden de Isabel la Católica
- 1985: Honora ano de la Universitato de Vieno
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Gruber (Politiker, 1909) en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Österreichischer Cartellverband: Karl Gruber
- ↑ Sigvard Eklund: Statement of the Director General to the 21st Session of the General Conference of the IAEA, in: IAEA Bulletin, 1977, vol. 19, no. 6. Arkivita el la originalo je 2015-12-07. Alirita 2017-01-26.
- ↑ knerger.de: La tombo de Karl Gruber
- ↑ Ĉiuj premiitoj ekde 1952