Karlo Frederiko Moro (1806-1879) | ||
---|---|---|
Patro de la volumenometra analizo | ||
Persona informo | ||
Karl Friedrich Mohr | ||
Naskiĝo | 4-a de novembro 1806 en Koblenz, Germanio | |
Morto | 28-a de septembro 1879 en Bonno, Germanio | |
Tombo | Alter Friedhof Bonn vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato de Bonn Universitato de Hajdelbergo Universitato de Berlino | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto • farmakologo • apotekisto • universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Koblenco • Bonno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Karl Friedrich MOHR (1806-1879) estis germana kemiisto, apotekisto, naturalisto kaj mineralogo, patro de la Volumeno|volumenometra analizo]], unu el la tiamaj plej grandaj analizo-kemiistoj. Li aktivis en pluraj fakoj de la sciencoj: li elpensis la korko-borilon, la kondensilon de Liebig, kelkajn listerojn aluditajn kiel salojn de Mohr[1] kaj la ŝraŭbokrampon. Li disvolvis, ekzemple, kvantan metodon por determinado de la dissolvita oksigeno. Oni ankaŭ kreditas al li la Leĝon pri Energikonservado[2]. En 1867 li fariĝis Profesoro pri Farmacio de la Universitato de Bonn.
Biografio
Frederiko Moro estis filo de prospera apotekisto en Koblenco. Kiel sindediĉa infano kaj pro delikata sano, la juna Moro ricevis hejme sian unuan edukon, plejparte en la laboratorio de sia patro. Ĉi-sperto eble multe respondecas por la estontaj kapabloj de Moro ĉe la kreado de instrumentoj kaj metodoj pri kemia analizo. Kiam li estis 21-jara li komencis studi kemion orientita de Leopoldo Gemelino (1788-1853), kaj post kvin jaroj li studis botanikon, kemion kaj mineralogion en Hajdelbergo (1828), Berlino kaj Bonn, kie Heinrich Rose (1795-1864) estis lia profesoro. En Hajdelbergo i ricevis sian diplomon je Doktoreco pri Kemio kaj revenis al la laboratorio de sia patro.
La patro de Moro mortis en 1840, kaj li devis ekpreni sur sin la kontrolon de la familiaj negocoj. En 1857 li foriĝis pri sia privata laboro kaj sin dediĉis al scienca vivo, tamen, estante 57-jara, seriozaj financaj problemoj kondukis lin al Bonno kiel privatdocento. En 1867, li estis indikita, per senpera influo de la registaro, kiel eksterordinara profesoro pri apoteko[3] en la Rejna Frederiko Vilhelmo Universitato de Bonn.
Kariero
Moro donis grandegajn kontribuojn al la analiza kemio, inter kiuj ni devas reliefigi:
- Li kreis metodologion por determinado de halogenidoj, uzante kalian dukromiaton kiel indikanto.
- Analiza pesilo por ekzakteco
- Kondensilo de Liebig-tipa
- Metodo por faldo de filtrilopapero
- Forno por sekigo de materialoj
- Diversaj vitraĵoj, inter ili la Bureto de Moro[4]
- Salo de Moro[5]: (NH4)2Fe(SO4)2.6H2O: sulfato de fero kaj amonio
- Li ankaŭ sin dediĉis al alkalometrio, Jodometrio, oksidometrio kaj kvanta kemio
Lia kontribuado por la disvolviĝo de la farmacia fako kaj la analiza kemio restis registrita en sia libro titolita "Kompendio pri Tritrometodo en la analiza kemio.[6], publikigita en 1855. En tiu verko Karlo Frederiko Moro priskribas la metodologion pri volumenometra analizo de solvaĵoj kaj proponas plurajn plibonigaĵojn en la analizoprocedoj. Aliaj metodoj ekaperis, inter ili unu nomata Jodometrio, kiu estis enkondukita de Robert Bunsen (1811-1899) ekde 1853, por la kvanta determiniĝo de oksidigaj agentoj.
En sia dokumento "Pri la varmonaturo" (1837)[7], Frederiko Moro faris unu el siaj unuaj deklaroj pri la energikonservado:
Selektita verkaro
- Über die Natur der Wärme, 1837
- Pharmacopoea universalis, 1845, Philipp Lorenz Geiger, Friedrich Mohr
- Commentar zur Preußischen Pharmacopoe nebst Übersetzung des Textes : nach der 6-a eldono der Pharmacopoea Borussica bearbeitet ; für Apotheker, Aerzte und Medicinal-Beamte. – Brunsvigo : Vieweg, 1848. 2 volumoj (1) – (2) –
- Practical Pharmacy: the Arrangements, Apparatus, and Manipulations, of the ..., 1849, Friedrich Mohr,Theophilus Redwood
- Commentar zur preussischen Pharmacopoe nebst Übersetzung des Textes : nach der sechsten Auflage der Pharmacopoea Borussica ; für Apotheker, Ärzte und Medicinal-Beamte. 2. verm. u. verb-a eldono in zwei volumojn. Vieweg, Brunsvigo 1854
- Lernolibro de kemianalizoj pri tritrometodoj, 1855, 1877
- Commentar und erklärendes Wörter-Buch zu allen Pharmacopöen (Austriaca, Bavarica, Borussica, Saxonica etc.) : ein unentbehrliches Hülfsbuch für Ärzte und Apotheker, so wie für Studirende der Medicin und Pharmacie zum richtigen Verständniss jeder Landes-Pharmacopöe. Polet, Leipzig 2-a eldono 1859
- Lehrbuch der pharmaceutischen Technik: nach eigenen Erfahrungen ; für Apotheker, Chemiker, chemische Fabrikanten und Medicinal-Beamte. Vieweg, 3-a eldono Brunsvigo 1866, 3-a eldono Vieweg, Brunsvigo 1870
- Geschichte der Erde, eine Geologie auf neuer Grundlage. 1866.
- Mechanische Theorie der chemischen Affinität und die neuere Chemie, 1868
- Lehrbuch der chemisch-analytischen Titriermethode: für Chemiker, Ärzte u. Pharmaceuten, Berg- und Hüttenmänner, Fabrikanten, Agronomen, Metallurgen, Münzbeamte etc. ; nach eigenen Versuchen und systematisch dargestellt. Vieweg, Brunsvigo 3-a eldono 1870.
- Chemische Toxicologie: Anleitung zur chemischen Ermittlung der Gifte. (Nachdr. der Ausg. Brunsvigo, Vieweg, 1874), Saarbrücken: VDM, Müller, 2006.
Literaturo
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Neue Deutsche Biographie
- 1911 Encyclopædia Britannica
- Four Centuries of Clinical Chemistry, Louis Rosenfeld
- The Grape Vine: A Practically Scientific Treatise on Its Management ..., Friedrich Mohr
- Geschichte%20der%20Erde%2C%20eine%20Geologie%20auf%20neuer%20Grundlage&f=false Geschichte der Universität in Europa: Vom 19. Jahrhundert zum Zweiten ..., Walter Rüegg
- The Development of Modern Chemistry, Aaron J. Ihde
- Justus Von Liebig: The Chemical Gatekeeper, William H. Brock
- Dictionary of Weighing Terms: A Guide to the Terminology of Weighing, Roland Nater, Arthur Reichmuth, Roman Schwartz, Michael Borys, Panagiotis Zervos
- Entropic Creation: Religious Contexts of Thermodynamics and Cosmology, Helge S. Kragh
- Popular Science jul. 1880
- William Robertson Smith: His Life, His Work and His Times, Bernhard Maier
- Important Figures of Analytical Chemistry from Germany in Brief Biographies ..., D. Thorburn Burns, R. Klaus Müller, Reiner Salzer, Gerhard Werner
- Origins of Clinical Chemistry: The Evolution of Protein Analysis, Louis Rosenfeld
- The Chemical History of Color, Mary Virginia Orna
- Popular Science fev. 1880
- and Urdang's History of Pharmacy, Edward Kremers,Glenn Sonnedecker
- Instruments of Science: An Historical Encyclopedia, Robert Bud,Deborah Jean Warner
- Bureto de Mohr
Vidu ankaŭ
Krom la 54 konataj kemiaj elementoj, ekzistas, en la fizika mondo, nur unu agento, kies nomo estas Kraft (energio). Ĝi apereblas, laŭ la cirkonstancoj, kiel movo, kemia afineco[8], kohera aŭ kuniga forto[9], elektro, lumo kaj magnetismo, kaj elde ajna ĉi-formo tiu energio transformiĝeblas en ajnan alian[3]. |
Referencoj
- ↑ [(NH4)2Fe(SO4)2.6H2O: duobla salo de fera kaj amonia sulfato]
- ↑ Oceanographic History: The Pacific and Beyond, Keith Rodney Benson,Philip F. Rehbock
- 1 2 1911 Encyclopædia Britannica
- ↑ Histoire des pédologues et de la science des sols, Jean Boulaine
- ↑ Soil Organic Matter: Its Nature, Its Role in Soil Formation and in Soil ..., M. M. Kononova
- ↑ germane: "Lehrbuch der chemisch-analytischen Tritiermethode"
- ↑ germane: Über die Natur der Wärme.
- ↑ Researches Into the Laws of Chemical Affinity, Claude-Louis Berthollet
- ↑ Cohesion: A Scientific History of Intermolecular Forces, J. S. Rowlinson