Karl Friedrich Heusinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karl Friedrich von Heusinger |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1792 en Farnroda |
Morto | 5-an de majo 1883 (91-jaraĝa) en Marburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena • Universitato de Marburg |
Okupo | |
Okupo | patologo • universitata instruisto |
Karl Friedrich von HEUSINGER (naskiĝinta la 28-an de februaro 1792 en Farnroda, mortinta la 5-an de majo 1883 en Marburg) estis germana medicinisto. Li estis la filo de la paroĥestro kaj supera konsistoriasesoro Johann Christian Friedrich Heusinger.
Vivo
Post studoj en Jena kaj Göttingen Heusinger iĝis en 1813 armekuracisto en Prusio kaj estris postmilite ĝis 1819 la hospitalon de Sedan. En 1821 li iĝis profesoro universitata en Jena, en 1824 en Würzburg kaj en 1829 en Marburg. Retiriĝo faritis en 1867, nobeliĝo en 1876.
Graveco
Heusinger apartenis al la pioniroj de anatomio mikroskopa en Germanujo esplorante pri komparata patologio; ankaŭ studoj liaj pri patologioj historia-geografia altvaloras.
Li verkis: »Über den Bau und die Verrichtung der Milz« (Eisenach 1817); »Entzündung und Vergrößerung der Milz« (Eisenach 1820); »System der Histologie« (Eisenach 1822); »Grundriß der physischen und psychischen Anthropologie« (Eisenach 1830); »Grundriß der Enzyklopädie und Methodologie der Natur- und Heilkunde« (Eisenach 1839); »Recherches de pathologie comparée« (Kassel 1844–53); »Die Milzbrandkrankheiten der Tiere und des Menschen« (Erlangen 1850); »Die sogenannte Geophagie oder tropische Chlorose« (Kassel 1852).
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 296 (tie ĉi interrete)