Karismaj kristanoj estas anoj de tradiciaj kristanaj grupoj (protestantaj aŭ katolikaj) kiuj, ĝenerale sen proponi profundajn sanĝojn en siaj eklezioj aŭ sektoj, provas "restaŭri" la kristanan fidon per la emfazo de la senpera sperto de l' Sankta Spirito. Tiu movado ekis en Usono en la unua duono de la 20-a jarcento en protestantismo kaj eniris katolikismon en la 1960-aj jaroj. De Usono ĝi iris al Eŭropo kaj Latinameriko.
La karismaj movadoj pretendas elvoki la Sanktan Spiriton, restarigante praktikon kiun ili pensas esti en prakristanaj komunumoj. Ili celas, per tiaj iniciatoj, aldoni pli da konsisto al la religiemeco, endanĝerita de la nuntempe progresanta materiismo.
Diversaj grupoj oferas resanigon kaj materiajn rekompencojn al kiuj eniras la movadon, kvankam kontraŭ la tradiciaj sintenoj de siaj eklezioj. Ili ankaŭ postulas formojn de kulto pli "agemajn" kun laŭtaj kantoj, dancoj, fortaj sintenoj, ktp. Tio ofte skandalas la estrojn de eklezioj, sed altiras homojn kaj, sekve, estas tolerataj.