Kariba arbanaso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendrocygna arborea (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kariba arbanaso, Dendrocygna arborea, estas membro de la grupo de arbanasoj kiu reproduktiĝas en Karibio. Alternativaj nomoj estas Nigrabeka arbanaso kaj Kuba arbanaso.
Disvastiĝo
La Kariba arbanaso estas amplekse disigita tra Karibio, inklude grandan reproduktantan populacion en Bahamoj, kaj pli malgrandajn nombrojn en Kubo, Kajmanoj, Antigvo-Barbudo, kaj Jamajko. Ĝi estas tre sedenta, krom lokaj movoj, kiuj povas esti de 100 km aŭ plie. Ĉefe inter insuloj.
Nestoj estis registritaj en arbokavoj, aŭ branĉoj (el kio la genra komuna nomo), en herbotufoj de Bromeliacoj, kaj surgrunde sub tegmentopalmoj kaj aliaj densaj arbustoj. Ili kutime ripozas en arboj, kio havigas kaj la komunan genran nomon kaj ambaŭ nomojn laŭ la latina scienca nomo, ĉar Dendrocygna estas kunmetaĵo de du radikoj el kiuj la unua nome greka Dendro aludas al arbo, dum la dua nome latina cygna aludas al cignoj, dum arborea por la specifa nomo signifas en la latina simple “arba” aŭ “arboloĝanta”. Ĉiukaze tiu arba kutimo estas pli ofta en tiu ĉi specio ol ĉe la aliaj samgenraj.
Kutimaro
Tiuj birdoj estas ĉefe noktuloj kaj sekretemaj, kaj loĝas en arbaraj marĉoj kaj mangrovoj, kie tiu anaso ripozas kaj manĝas plantojn inklude la fruktojn de la palmoj de la genro Roystonea. Ili pasas malmultan tempon ĉeakve kaj pleje ĉearbe.
La kutima ovargrando estas 10-16 ovoj.
Aspekto
La Kariba arbanaso estas la plej granda (48-58 cm longa) kaj plej malhela el sia genro. Ĝi havas longan nigran bekon, longan kapon kaj longecajn nigrajn krurojn. Ĝi havas palan kolon kaj helbrunan vizaĝon. La krono, dorso, brusto kaj flugiloj estas malhelbrunaj al nigrecaj, kaj la resto de subaj partoj estas blankaj kun tre nigraj markoj.
Ĉiuj plumaroj estas similaj, escepte ke junuloj estas iom pli sankoloraj kaj havas malpli kontrastan ventrobildon.
Minacoj
La Kariba arbanaso suferis etendan troan ĉasadon pro ties ovoj kaj por sporto. Humidejoj estas tre limigita habitato en Karibio, kun konstanta konverto al disvolviĝo kaj agrikulturo. Pli da 50% de la restantaj humidejoj estas draste degradataj pro forhakado de mangrovoj kaj marĉarbaroj, poluado (ĉefe pro troa uzado de pesticidoj) kaj naturaj katastrofoj kiaj sekego kaj uraganoj. Predado estas maltaŭge dokumentata sed povus esti alia faktoro.
La tutmonda populacio estas ĉirkaukalkulata je 15,000 individuoj.
Nunaj konservoproponoj
Tiu specio aperas en CITES, Apendico II kaj ĉe la CMS, Apendico II. Ĝi estas laŭleĝe protektata tra multe de sia teritorio, sed la leĝobeo maltaŭgas. Laŭ N. L. Staus (1997) la West Indian Whistling Duck Working Group iniciatis konservoprogramon en 1997. Laŭ L. G. Sorenson (1997) estas kelkaj protektataj areoj en la regiono sed, ĝenerale, la taŭgaj habitatoj, ĉefe humidejoj, estas sub-protektataj. Laŭ N. L. Staus (1997) tiuj anasoj estas predataj en Antigvo de la herpestoj enmetitaj por kontroli la kanratojn kio ege malsukcesis ĉar tiuj ratoj loĝas en arboj.
Bildaro
Referencoj
- BirdLife International (2006). Dendrocygna arborea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Mapo kaj kriterioj kial tiu specio estas vundebla
- Wildfowl de Madge kaj Burn, ISBN 0-7470-2201-1
- Staus, N.L. 1998. Behavior and natural history of the West Indian Whistling Duck on Long Island, Bahamas. Wildfowl 49: 194-206.
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine, birdlife.org
- ARKive - Bildoj kaj filmoj de la Kariba arbanaso (Dendrocygna arborea) Arkivigite je 2006-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
|