
Originalaj kariatidoj de la Ereĥteiono, eksponitaj en la Muzeo de la Akropolo de Ateno, protektitaj per vitro.
Kariatido (antikva greka Καρυάτις, pluralo: Καρυάτιδες) estas ina figuro skulptita, kun funkcio de kolono aŭ pilastro, kun entablemento kiu kuŝas sur ŝia kapo. La plej tipa ekzemplo estas la Portiko de la Kariatidoj en la Ereĥteiono, unu el la temploj de la akropolo de Ateno.
Laŭ Francisko Azorín kariatido estas Virina statuo servanta kiel kolono.[1] Kaj li indikas etimologion el Kario, propra nomo de greka urbo.[2]
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Resumo de traktaĵo pri Arkitekturo de Vitrubio pri la origino de la skulptaĵoj de Kariatidoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.