Karen Zoid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karen Louise Greeff |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1978 (45-jaraĝa) en Bruselo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Sud-Afriko • Belgio |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.karenzoid.co.za |
Karen ZOID naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1978 en Bruselo, Belgio kiel Karen Louise Greeff. Ŝi estas la filino de sudafrika diplomato kaj fariĝis kantistino kaj komponistino en Johanesburgo, Sud-Afriko kie ŝi estas ikono. Ŝi regule aperas en la sud-afrikaj furorlistoj kaj aperas en diversaj sudafrikaj muzikfestivaloj. La muziko de Karen Zoid kaj ŝia grupo situas en la stilo de pop-muziko/rok-muziko.
La tekstoj de ŝiaj kantoj estas aŭ en la angla aŭ en la afrikansa.
Zoid ankaŭ laboras kiel komponisto por aliaj artistoj.
Diskaro
- Poles Apart (2001)
- Chasing the Sun (2003)
- In Die Staatsteater (en la ŝtata teatro) (2004) (DVD)
- Media (2005)
- Postmodern World (2007)
- "Alive in the Postmodern World' (Viva en la Postmoderna Mondo), DVD, (2008)
- Ultimate Zoid (2009)
- Terms & Conditions (2010)
- Zoid Afrika (2012)
- Drown out of the noise (2015)
Grupmembroj
La grupo de Karen Zoid konsistas el :
- Don Reinecke (gitaro)
- Rixi Roma (basgitaro)
- Marlon Green (tamburoj)
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Listo de sudafrikaj muzikgrupoj (vidu en la afrikansa vikipedio sub Lys van Suid-Afrikaanse musiekgroepe) i.a. Mandoza.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.