Karel Poupeye | |
---|---|
Flandra juĝejo-oficisto kaj Esperanto-aktivulo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1901 en De Panne |
Morto | 1983 en Bruĝo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belgo (flandro) |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Karel (ankaŭ: Charles) POUPEYE (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en De Panne, mortis la 10-an de junio 1983) dum preskaŭ duona jarcento laboris ĉe juĝejo. Krome, li ekde sia studenta tempo aktivis en la Esperanto-movado, interalie kiel prezidanto de la Bruĝa Grupo Esperantista.
Juneco
Lia patro Firmin estis loka bierfaristo. La patrino, Helena Plettinck, estis filino de la tiama vilaĝestro de Meulebeke. Post ŝia frua morto en 1909 li eniris la familion de sia onklo, Leopold Plettinck, tiam ĉefo-aktuaro ĉe bruĝa juĝejo. Dum la unua Mondmilito li denove loĝis kun sia patro en Bruselo, kiu intertempe reedziĝis. Post la milito la familio ekloĝis en Sint-Kruis, apud Bruĝo.
Kariero ĉe juĝejo
Li estis dungita kiel oficisto ĉe juĝejo en Bruĝo. En 1922 li iĝis vic-aktuaro de la Pacjuĝejo (3a kantono) de Bruĝo kaj poste ĉefo-aktuaro de la Pacjuĝejo en Torhout. De 1946 ĝis la pensiiĝo li estis ĉefo-aktuaro de la Pacjuĝejo de Bruĝo (2a kantono).
Esperantisto
Ekde la juneco li konatiĝis kun Esperanto. Li donis multajn Esperanto-kursojn en la tiama ‘Hôtel du Cornet d’Or’, la kunvenejo de la Bruĝa Grupo Esperantista. Li verkis en Esperanto, partoprenis internaciajn kongresojn kaj dum longa tempo estis prezidanto de la bruĝa grupo.
Bildaro
- Esperantistenliefde, 1926, nederlandlingven tradukita de Karel Poupeye
- Poupeye : meze, antaŭe, Nacia Kongreso en Bruĝo, 1952
- Memormesaĝo pri Karel Poupeye [1]
- Entombigparolado [2]
- Entombigparolado
- Tombo de Karel Poupeye kaj lia edzino Gabrielle Hinderyckx (1904-1987) en la bruĝa tombejo de Steenbrugge
- Detalo de la tombo de Karel Poupeye kaj edzino