Kareem Abdul-Jabbar
Persona informo
Naskonomo Ferdinand Lewis Alcindor, Jr.
Naskiĝo 16-an de aprilo 1947 (1947-04-16) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio,  Usono
Lingvoj angla usona angla
Loĝloko Nov-Jorko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Power Memorial Academy
Familio
Infano Kareem Abdul-Jabbar, Jr.
Okupo
Okupo basketbalisto basketbala trejnisto aktoro filmproduktoro aŭtoro scenaristo televida aktoro
TTT
Retejo https://kareemabduljabbar.com/

Kareem ABDUL-JABBAR (naskita la 16-an de aprilo 1947 en Novjorko kiel Ferdinand Louis Alcindor Jr. Ferdinand Lewis Alcindor, Jr., konata frue en sia kariero kiel Lou Alcindor), estas iama usona profesia korbopilka ludisto kiu ludis en pozicio de centro en la Milwaukee Bucks kaj Los Angeles Lakers de la NBA. Lia alteco estas 2,18 metroj. Li famiĝis pro sia hokpafo. Li elstaris kiel centrulo kaj estas konsiderita unu el la plej grandaj basketbalaj ludistoj de ĉiuj tempoj, kaj laŭ multaj unu el la plej grandaj centroj en historio. [1] Li retiriĝis de aktiva ludo en 1989, post 20 sezonoj en la NBA, kaj tiam iĝis historiisto kaj verkisto. Dum sia ludkariero, Abdul-Jabbar gajnis totalon de 38,387 poentoj en la regula sezono, kio lokas lin en la dua loko en la listo de la plej produktivaj poentintoj en NBA-historio. [2] Li ankaŭ vicigas trionon en la listo de la plej resaltantoj en NBA-historio kaj en la listo de la plej blokantoj en NBA-historio.

Referencoj

  1. Biografio, en nba.com
  2. referenco, en basketball-reference.com

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.