Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karduo
Klinita karduo Carduus nutans
Klinita karduo Carduus nutans
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Karduo Carduus
Specioj

Vidu la artikolon

Aliaj Vikimediaj projektoj

Karduo (Carduus) estas genro de plantoj en la familio de la asteracoj (Asteraceae), kiu kutime havas kapitulon kaj malmolajn pikajn foliojn.

Nescience oni nomas tiun ĉi genron, kune kun aliaj same pikaj, kardoj.

Karduoj estas serĉataj de kardeloj, kiuj manĝas ties semojn, kaj de azenoj, kiuj ne timas manĝi ilin, spite la pikilojn.

Specioj

Al la genro apartenas interalie jenaj specioj:

  • Akantokapa karduo (Carduus acanthocephalus)
  • Akanteca karduo (Carduus acanthoides), Multdorna kardo
  • Parenca karduo (Carduus affinis)
  • Arĝenta karduo (Carduus argentatus)
  • Brila karduo (Carduus candicans)
  • Kardela karduo (Carduus carduelis)
  • Kapflora karduo (Carduus cephalanthus)
  • Or-akanta karduo (Carduus chrysacanthus)
  • Monteta karduo (Carduus collinus)
  • Krispa karduo (Carduus crispus), Krispa kardo
  • Senflorigita karduo (Carduus defloratus), Nudtiga kardo
  • Eŭbea karduo (Carduus euboicus)
  • Lanuga karduo (Carduus lanuginosus)
  • Luzitania karduo (Carduus lusitanicus)
  • Nigra karduo (Carduus nigrescens)
  • Klinita karduo (Carduus nutans), Klinita kardo
  • Olimpa karduo (Carduus olympicus)
  • Personata karduo (Carduus personata), Nigrakola kardo
  • Grizkolora karduo (Carduus poliochrus), Griza kardo
  • Etkapa karduo (Carduus pycnocephalus)
  • Duonnuda karduo (Carduus seminudus)
  • Tenerflora karduo (Carduus tenuiflorus), Svelta kardo
  • Traka karduo (Carduus thracicus)
  • Hoka karduo (Carduus uncinatus)

Simbolo

Historie karduo estas simbolo de Loreno, regiono de Francio.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.