Kiam temas pri birdoj, kardinalo signifas anon de unu el Amerikaj genroj el familio Kardinaledoj, aŭ tiuj, kiuj antaŭe estis konsiderataj Kardinaledoj sed nun estas transmetitaj al familio Traŭpedoj. Tiuj birdoj estas kutime malgrandaj aŭ mezgrandaj, kun movivaj krestoj kaj rimarkebla seksa duformismo en kiu iĉoj estas tre brilkoloraj kaj inoj grizecaj kaj nebrilaj. Kutime oni nomas kardinaloj la sekvajn birdospeciojn:

El Kardinaledoj:

  • Genro Cardinalis
    • Norda kardinalo (Cardinalis cardinalis) - la "originala" kardinalo, kiu donis la nomon kaj al la genro, kaj al la familio, pro tio, ke iĉoj de tiu specio havas plumaron de kardinala koloro, tre simila al koloro de vestaĵoj de katolikaj kardinaloj.
    • Purpura kardinalo (Cardinalis phoeniceus)
    • Dezerta kardinalo (Cardinalis sinuatus)
  • Genro Granatellus

El Traŭpedoj:

  • Genro Paroaria
    • Ruĝkresta kardinalo (Paroaria coronata)
    • Ruĝkapuĉa kardinalo (Paroaria dominicana)
    • Ruĝaĉapa kardinalo (Paroaria gularis)
    • Maska kardinalo (Paroaria nigrogenis)
    • Karmezinfrunta kardinalo (Paroaria baeri)
    • Flavbeka kardinalo (Paroaria capitata)
  • Genro Gubernatrix
    • Flava kardinalo (Gubernatrix cristata)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.