Dum la funebroj de Johano Paŭlo la 2-a la Kardinala kolegio okupas la unuan postenon (ruĝevestita).

La Kardinala Kolegio, konata ankaŭ kiel Sankta Kolegio, estas la tuto de kardinaloj de la Katolika Eklezio.

Ĝi plenumas tri precipajn taskojn:

  1. Provizi la elekton de la Papo. En la konklavo tamen ne eniras konklavon ĉiuj membroj de la Kardinala Kolegio, sed nur tiuj kiuj ankoraŭ ne atingis la okdekjaraĝon, la antaŭan tagon de la komenciĝo de la Vaka Seĝo.[1]
  2. Kolegie kuniĝi kiam la papo ĝin kunvokas por pridiskuti problemojn ĝeneralajn kaj specifajn por la regado de la Universala Eklezio.
  3. Asisti, ĉiu persone, la papon en lia pastorala tasko per oficoj kaj ŝarĝoj al kiuj li ilin destinis.

La Kardinala Kolegio havas ene de si Kardinalon dekanon de la kardinala kolegio, elektita de la ses suburbaj kardinaloj-episkopoj, kaj konfermita de la papo.

Strukturo de la Kardinala Kolegio

  • Kardinalo vicdekano kiu nune (Marto 2013] estas kardinalo Roger Etchegaray, ne-elektisto, kun la episkopa titolo de la suburba sidejo de Porto-Sankta Sabina.
  • Kardinalo Protoepiskopo (la unua de tiu rango) kiu nune (marto 2013) estas Roger Etchegaray (vidu ĉe-supre)
  • La pli aĝa kardinalo elektisto:[2] kiu nune (marto 201) estas kardinalo Giovanni Battista Re.
  • Kardinalo protopresbitero, kiu nune (marto 2013) estas kardinalo Paulo Evaristo Arns ne-elektisto.
  • Kardinalo protodiakono, kiu nune (marto 2013) estas kardinalo Jean-Louis Tauran elektisto.
  • Sekretario, kiu nune (marto 2013) Ĉefepiskopo Lorenzo Baldisseri, titolita je la diocezo Diokleciana.[3]

Situacio de kardinaloj elektistoj kaj ne-elektistoj

La listo estas ĝisdatigita la 28-an de februaro 2013, dato de la lasta ŝanĝo:[4]

  • 117 kardinaloj elektistoj.
  • 90 kardinaloj ne-elektistoj.

Nuna nombro de kardinaloj laŭ la geografia origino

Ĝisdatigo de la 18-a de februaro de 2013
Elektistoj Ne-elektistoj Sumo
 Italio 28 21 49
 Germanio 6 3 9
 Hispanio 5 5 10
 Francio 4 4 8
 Pollando 4 3 7
 Portugalio 2 1 3
  Svislando 1 3 4
 Britio 1 1 2
 Ĉeĥio 1 1 2
 Hungario 1 1 2
 Irlando 1 1 2
 Nederlando 1 1 2
 Aŭstrio 1 0 1
 Belgio 1 0 1
 Bosnio kaj Hercegovino 1 0 1
 Kroatio 1 0 1
 Litovio 1 0 1
 Slovenio 1 0 1
 Slovakio 0 2 2
 Ukrainio 0 2 2
 Latvio 0 1 1
 Malto 0 1 1
 Rumanio 0 1 1
Sumo Eŭropo 61 52 113
 Usono 11 8 19
 Kanado 3 0 3
Sumo Nordameriko 14 8 22
 Brazilo 5 4 9
 Meksiko 3 1 4
 Argentino 2 2 4
 Kolombio 1 2 3
 Ĉilio 1 1 2
 Bolivio 1 0 1
 Kubo 1 0 1
 Dominika Respubliko 1 0 1
 Ekvadoro 1 0 1
 Honduro 1 0 1
 Peruo 1 0 1
 Venezuelo 1 0 1
 Nikaragvo 0 1 1
Sumo Latin-Ameriko 19 11 30
 Barato 5 2 7
 Filipinoj 1 2 3
 Ĉinio 1 1 2
 Libano 1 1 2
 Indonezio 1 0 1
 Srilanko 1 0 1
 Vjetnamio 1 0 1
 Sud-Koreio 0 1 1
 Irako 0 1 1
 Tajlando 0 1 1
Sumo Azio 11 9 20
 Niĝerio 2 1 3
 Sud-Afriko 1 0 1
 Demokratia Respubliko Kongo 1 0 1
 Egiptio 1 0 1
 Ganao 1 0 1
 Gvineo 1 0 1
 Kenjo 1 0 1
 Senegalo 1 0 1
 Sudano 1 0 1
 Tanzanio 1 0 1
 Angolo 0 1 1
 Kameruno 0 1 1
 Ebura Bordo 0 1 1
 Mozambiko 0 1 1
 Ugando 0 1 1
 Zambio 0 1 1
Sumo Afriko 11 7 18
 Aŭstralio 1 2 3
 Nov-Zelando 0 1 1
Sumo Oceanio 1 3 4
Sumo 117 90 207

La plimulto de kardinaloj (kiel ankaŭ la plimulto de la katolikoj) apartenas al la Latina Eklezio. Nuntempe (2013) estas tiuj ĉi kardinaloj el orientaj katolikaj eklezioj:

Evoluo en la nombra strukturo de la kardinaloj elektistoj

La elektistoj en la Konklavo nomumantaj Johanon Paŭlon la 1-an, la Kardinalan Kolegion komponis 113 kiuj kun la ne-elektistoj sumis 128. Dum tiu mallonga papado neniu kardinalo estis kreita.

La elektistoj okaze de de leviĝo al papado de Karol Woitjla, (16/10/1978) la elektistoj estis 110 el la tuto de 115. Dum tiu papado estis kardinaligitaj 231 ekleziuloj

Por la elekto de papo Joseph Ratzinger (19/04/2005) sidis en konklavo 116 elektistoj dum la suma nombro de la kardinala kolegio estis 182. Dum tiu papado estis ordenitaj per la kardinala homorigo 90 ekleziuloj.

Blazono de de Kardinalo.

Notoj

  1. Tiu priaĝa limo de la okdekjaraĝo estis enkondukita de Paŭlo la 6-a per motu proprio Ingravescentem Aetatem (Pro la malkapabliganta aĝo) (II, 2) de la 25-a de januaro 1970 kaj konfermita de la samo per la apostola konstitucio Romano Pontifici Eligendo (II, I, 33) de 1975, kaj denove reasertata de Johano Paŭlo la 2-a per la apostola konstitucio Universi Dominici Gregis (De la universa ŝafaro de la Sinjoro) (II, I, 33) de la 22-a de februaro 1996 modifanta tamen la daton referencantan al la momento de la perdo de tiu rajto: Paŭlo la 6-a establis ke tiu rajto ĉesu se la okdekajraĝulo plenumiĝis antaŭ la komenciĝo de la “konklavo”, dum Johano Paŭlo la 2-a establis ke se la jarplenumiĝo okazas post la morto de la papo aŭ la proklamo de la Vaka Seĝo tiu rajto estas konservata.
  2. Dum la periodo de Vaka Seĝo, se kardinaloj dekano kaj vicdekano estas ne-elelktistoj, la kardinalo elektisto pli aĝa prezidas la ĝeneralajn kongregaciojn de la kardinaloj (Universi Dominici Gregis, I, I, 9) kaj funkcias kiel dekano dum la konklavo (samloke, II, III, 52-54 e II, VII, 87).
  3. Oficiala retejo de la Kardinala Kolegio: Il Collegio Cardinalizio (itale), The College of Cardinals(angle), El Colegio Cardenalicio (hispane), The College of Cardinals Statistics (angle)
  4. Cardinal Electors, Non-Voting Cardinals, Living Cardinals by Age
  5. Living Cardinals : by Age

Bibliografio

  • Codice di diritto canonico commentato, a cura della Redazione di Quaderni di diritto ecclesiale, Milano 2001, editrice Ancora, p. 340-346.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.