Karbonŝtalo (aŭ foje karboŝtalo) estas ŝtalo, en kiu la ĉefa intermetita aloja konstituanto estas karbono en gamo de 0.12–2.0%. La usona asocio American Iron and Steel Institute (AISI) difinas ĝin tiele:
- Ŝtalo estas konsiderata karbonŝtalo
- kiam oni ne specifigas aŭ postulas minimuman enhavon por kromio, kobalto, molibdeno, nikelo, niobio, titano, tungsteno, vanadio aŭ zirkonio, aŭ ajn alia elemento aldonota por akiri deziritan alojan efikon;
kiam la specifigita minimumo pri kupro ne superas 0,40 elcento;
aŭ kiam la maksimuma enhavo specifigita por ajn el la jenaj elementoj ne superas la elcentaĵojn notitajn: mangano 1,65, silicio 0,60, kupro 0,60.[1]
- kiam oni ne specifigas aŭ postulas minimuman enhavon por kromio, kobalto, molibdeno, nikelo, niobio, titano, tungsteno, vanadio aŭ zirkonio, aŭ ajn alia elemento aldonota por akiri deziritan alojan efikon;
La termino "karbonŝtalo" povas ankaŭ esti uzata en referenco al ŝtalo, kiu ne estas rustorezista ŝtalo; en tiu uzado karbonŝtalo povas inkludi alojajn ŝtalojn.
Se la karbonelcento plialtiĝas, ŝtalo havas la kapablon iĝi pli malmola kaj pli forta pere de varmotraktado; tamen, ĝi iĝas malpli duktila. Senkonsidere al la varmotraktado, ju pli alta karbonenhavo estas, des malpi veldebleca estas. Ĉe karbonŝtaloj, la pli alta karbonenhavo malaltigas la fandopunkton.[2]
Notoj
- ↑ "Classification of Carbon and Low-Alloy Steels" (Klasifiko de ŝtaloj kun karbono kaj iometaj alojoj) Alirita la 2an de novembro 2015
- ↑ Knowles, Peter Reginald (1987), Design of structural steelwork (Fasonado de stuktura ŝtalĉarpentaĵo) (2nd ed.), Taylor & Francis, p. 1, (ISBN 978-0-903384-59-9), http://books.google.com/books?id=U6wX-3C8ygcC&pg=PA1.
Bibliografio
- Degarmo, E. Paul; Black, J T.; Kohser, Ronald A. (2003), Materials and Processes in Manufacturing (Materialoj kaj procezoj en fabrikado) (9th ed.), Wiley, (ISBN 0-471-65653-4).
- Oberg, E. (1996), Machinery's Handbook (25th ed.), Industrial Press Inc, (ISBN 0-8311-2599-3).
- Smith, William F.; Hashemi, Javad (2006), Foundations of Materials Science and Engineering (Fundamentoj pri materialoscienco kaj inĝenierarto) (4th ed.), McGraw-Hill, (ISBN 0-07-295358-6).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.