Karbazolo | ||||
Plata kemia strukturo de la Karbazolo | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Karbazolo | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 86-74-8 | |||
ChemSpider kodo | 6593 | |||
PubChem-kodo | 6854 | |||
Merck Index | 15,1791 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | blankaj aŭ grizkoloraj kristaloj | |||
Molmaso | 167.206 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.301g cm−3 | |||
Fandpunkto | 246.3 °C | |||
Bolpunkto | 354.69 °C | |||
Ekflama temperaturo | 220 °C | |||
Acideco (pKa) | 19.9[1] | |||
Solvebleco | Akvo:1.8 x 10−3 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 16000 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R22 R36/37/38 R40 R50/53 R63 R43 R23/24/25 R45 R67 R68 R51/53 [2] | |||
Sekureco | S26 S36 S60 S61 S36/37 S24/25 S23 S53 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3][4] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H341, H351, H400, H410, H411, H413 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P264, P273, P280, P281, P302+352, P308+313, P321, P332+313, P362, P391, P405, P501[5] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Karbazolo estas heterocikla organika kombinaĵo konsistante je unu centra pirola ringo fandita al du benzenaj ringoj aŭ unu indola grupo fandita al benzena ringo. Karbazolo estas komponaĵo de la tabako kaj uzatas en la preparado de farboj kaj farmakologiaj ingrediencoj por traktado de malsanoj, ĉefe en terapeŭtika kampo, inklude de kancertraktadoj pro ĝiaj anti-oksidigaj[6], anti-fungaj[7] kaj anti-bakteriaj[8] proprecoj.[9]
Sintezoj
Sintezo 1
- Karbazolo estas preparata laŭ la metodo de Graebe kaj Ullmann en nitrita acido. En la unua etapo de la reakcio la n-fenil-1,2-duaminobenzeno konvertiĝas al ties duazonia salo kiu rekte reakcias al 1,2,3-triazolo. Sub altaj temperaturoj, ĉi-substanco estigas la karbazolon kun eligo de nitrogena gaso:
Sintezo 2
- Karbazolo povas prepariĝi en laboratorio laŭ la cikliga reakcio de Borsche-Drechsel. En la unua etapo, la fenil-hidrazino kondensiĝas kun cikloheksanono al la koresponda imino La dua etapo estas rearanĝa acido-katalizita reakcio kun fermado de la ringo al tetrahidrokarbazolo. En alia reakcio, la du etapoj transformiĝas en unu plenumante la reakcion meze de acetata acido. En la tria etapo, ĉi-komponaĵo oksidiĝas al karbazolo pere de ruĝa plumboksido:
Literaturo
- Chemicalland21
- Science Direct
- Formamides—Advances in Research and Application: 2013 Edition: ScholarlyBrief
- The Chemistry of Heterocyclic Compounds, Indole and Carbazole Systems, W. C. Sumpter, F. M. Miller
- Carbazole ICON Group International
- Pseudomonas: Volume 5: A Model System in Biology, Juan-Luis Ramos, Alain Filloux
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Essential of Heterocyclic Chemistry. Arkivita el la originalo je 2017-08-28. Alirita 2017-07-13.
- ↑ Chemical Book
- ↑ Carl Roth
- ↑ Merck
- ↑ Pubchem
- ↑ NCBI Resources
- ↑ Science Direct
- ↑ Science Direct
- ↑ Patentdocs
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.