Montara Karabaĥo | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
regiono [+] | |||
- koordinatoj | 39° 48′ 55″ N, 46° 45′ 7″ O (mapo)39.81527846.751944Koordinatoj: 39° 48′ 55″ N, 46° 45′ 7″ O (mapo) | ||
Areo | 4 402,979787 km² (440 298 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 148 000 [+] (2019) | ||
Denseco | 33,61 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
Montara Karabaĥo | |||
Vikimedia Komunejo: Nagorno-Karabakh [+] | |||
Montara Karabaĥo (armene Լեռնային Ղարաբաղ, translit. Lernajin Gharabagh, azerbajĝane Dağlıq Qarabağ aŭ Yuxarı Qarabağ) kies historia nomo estis Arcaĥo, estas regiono inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la regiono de Suda Kaŭkazio, sen marelirejo, en areo kiu etendiĝas de Malalta Karabaĥo al Sjuniko kaj kiu inkluzivas la sudorientan montaron de Malgranda Kaŭkazio. Ĝia malnova ĉefurbo estis Ŝuŝo kaj la nuntempa ĉefurbo estas Stepanakerto, Kvankam Montara Karabaĥo apartenas al Azerbajĝano laŭ internacia juro, efeektive de 1992 ĝis 2023 ĝi estis sub armena regado. En septembro 2023 azeraj trupoj definitive venkis la armenajn kaj la 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo.
Konflikto
La konflikto komenciĝis en 1988, kiam la karabaĥaj armenoj postulis, ke Karabaĥo estu transdonita de sovetia Azerbajĝano al sovetia Armenio. La konflikto kreskis en plenskala milito en la fruaj 1990-aj jaroj. Internacie la teritorio estas agnoskata kiel parto de Azerbajĝano, kiu ne plu kontrolas ĝin ekde 1991.
Ĝi fariĝis memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo ekde ĝia kapto en 1992. La sekvo estis milito en Montara Karabaĥo inter Armenio kaj Azerbajĝano, kiun Armenio gajnis per la helpo de Rusio.
Post la fino de la Milito en Montara Karabaĥo en 1994, la reprezentantoj de la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano entreprenis plurajn pac-konversaciojn perataj de la Minska Grupo por solvi la streĉajn rilatojn kaj la konflikton pro la disiĝo de Karabaĥo[1].
Preskaŭ la tuta regiono estas regata de la Respubliko Montara Karabaĥo aŭ Arcaĥa Respubliko, kio estas de facto memproklamita sendependa respubliko sed ĝi estas nur parte agnoskata de Armenio. Ĝi establiĝis en la eks-soveta Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo ene de la tiama Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko de Sovetio.
Respubliko Montara Karabaĥo havas tre proksimajn rilatojn kun Armenio. La armena armeo protektas la landon kaj uzas la valuton de Armenio. Azerbajĝano gardas Montara Karabaĥon kiel parton de sia teritorio.
Geografio
Ĝia geografie ĝenerale karakteriziĝas pro la altaj montoj kaj abunda arbaro (8,223 km2. de Karabaĥo konsistas el arbaro)
Loĝantaro
La plimulto de la loĝantaro konsistas el karabaĥaj armenoj kiuj deklaris la sendependencon disde Azerbajĝano la 2-an de septembro 1991. Antaŭ la milito ĉirkaŭ 20 % estis azeroj sed preskaŭ ĉiuj rifuĝis pro la ambaŭflankaj pogromoj kaj milito.
Montara Karabaĥo kalkulas 145 000 loĝantojn de kiu la plimulto loĝas en la ĉefurbo Stepanakerto,
Komunikiloj
La oficiala gazeto de la regiono estas Azat Arcaĥ, fondita en junio 1923.
Vidu ankaŭ
- Milito en Montara Karabaĥo (1992-1994)
- Milito en Montara Karabaĥo (2020)
- Respubliko Montara Karabaĥo (ankaŭ nomata Arcaĥa Respubliko)
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2020-10-06) Kio okazas en Montara Karabaĥo? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-10-06. Alirita 2020-10-06. (skizo de la konflikto, ĝiaj partoprenantoj kaj eksteraj fortoj)
- Filip Noubel, Internaciaj konfliktoj koncernas ankaŭ nomojn: la kazo de Montara Karabaĥo, Global Voices Esperanto, la 12-an de oktobro 2020.
- Filip Noubel, Montara Karabaĥo: Malnova konflikto en nova geopolitika kunteksto, diras fakulo pri Suda Kaŭkazo, Tom de Waal, Global Voices Esperanto, la 20-an de oktobro 2020.
- (en) Klarigo pri la armena kaj azerbajĝana milito, filmeto
Referencoj
- ↑ (fr) Combats meurtriers entre forces azerbaïdjanaises et arméniennes dans le Karabakh [arĥivo], France 24 kun AFP, la 2-an de aprilo 2016.