Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaprimulgoj
Grandvosta kaprimulgo
Grandvosta kaprimulgo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Genro: Caprimulgus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj

Kaprimulgoj estas la birdoj de la genro Caprimulgus, tio estas granda (multnombraj specioj) kaj tre disvastigita genro de kaprimulgedoj. La nomo devenas el la Latina por kaprinsuĉistoj, baze sur la malnova miskredo, ke la Eŭropa kaprimulgo povas suĉi lakton el kaprinoj. La sama termino Kaprimulgoj povas utili unue por aludi la individuojn de la Eŭropa kaprimulgo, due nur la membrojn de la genro Caprimulgus (kiel en tiu artikolo), trie ankaŭ la membrojn de aliaj samsubfamiliaj genroj ene de la subfamilio de Caprimulginae aŭ eĉ kvare la membrojn de la tuta familio de Kaprimulgedoj, do inklude la membrojn de la subfamilio Chordeilinae. Pli malprecize estus kvina ŝtupo inkludante ankaŭ la membrojn de la aliaj familioj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj birdoj.

Kutimoj

La kaprimulgoj de la genro Caprimulgus troviĝas ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj kiel aliaj kaprimulgedoj ovodemetas surgrunde sen nesto. Ili estas pli aktivaj malfruvespere kaj frumatene aŭ nokte kaj manĝas ĉefe tineojn kaj aliajn grandajn flugantajn insektojn. Kelkaj specioj, malkutime ĉe birdoj, ripozas laŭlonge de branĉo, anstataŭ laŭlarĝe, kio helpas la kamuflon dumtage. Mezvarmaj specioj estas tre migrantaj, kaj vintras en tropikoj.

Aspekto

Plej parto havas etajn piedojn, malutilaj por piediri, kaj ties milda plumaro estas tre kamufla kaj aspektas kvazaŭ arboŝelo aŭ seka foliaro. Ili estas mezgrandaj kaj noktaj birdoj de longaj pintaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallongaj bekoj. Ili havas longajn bridajn haregplumojn. Multaj havas ripeteman kaj ofte mekanikajn kantojn.

Kamuflo

Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj, sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo giaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.

Kelkaj specioj

  • Eŭropa kaprimulgo, Eŭropazia aŭ simple kaprimulgo (Caprimulgus europaeus).
  • Ĝangala kaprimulgo (Caprimulgus indicus) vivas en sudorienta Azio (ekde Barato al Manĉurio), havas makulojn ĉe la pinto de la flugiloj, vosto kaj kolo pli videblajn kaj blankajn. Ĝia plumaro estas pli bruna ol tiu de aliaj kaprimulgoj.
  • Ruĝkola kaprimulgo (Caprimulgus ruficollis) vivas en suda Iberia Duoninsulo kaj Magrebo ĝis Niĝerio, malofte videblas pli norde, ekzemple en Francio). Ĝia plumaro estas pli flava ol tiu de la eŭropa kaprimulgo. Estas sufiĉe videblaj la blankaj makuloj ĉe kolo kaj subokulaj.
  • Makulvosta kaprimulgo (Caprimulgus maculicaudus) vivas ekde Meksiko ĝis Brazilo.
  • Malagasa kaprimulgo (Caprimulgus madagascariensis), kiel komprenite, vivas en Madagaskaro kaj insularo Sejŝeloj. Ĝi montras grandan ruĝan makulon ĉirkaŭ ĉiu okulo.
  • Egipta kaprimulgo (Caprimulgus aegyptius)

La tuta speciaro

  • Amerika kaprimulgo, Chordeiles minor
  • Longbeka kaprimulgo, Systellura longirostrisCaprimulgus longirostris [1]
  • Blankflugila kaprimulgo, Eleothreptus candicansCaprimulgus candicans
  • Nigra kaprimulgo, Nyctipolus nigrescensCaprimulgus nigrescens
  • Pigmea kaprimulgo, Nyctipolus hirundinaceusCaprimulgus hirundinaceus
  • Malgranda kaprimulgo, Setopagis parvulaCaprimulgus parvulus
  • Roraima kaprimulgo, Setopagis whitelyiCaprimulgus whitelyi
  • Kajena kaprimulgo, Setopagis maculosaCaprimulgus maculosus
  • Makulvosta kaprimulgo, Hydropsalis maculicaudusCaprimulgus maculicaudus
  • Blankvosta kaprimulgo, Hydropsalis cayennensisCaprimulgus cayennensis
  • Arbusteja kaprimulgo, Nyctidromus anthonyiCaprimulgus anthonyi
  • Vidvina kaprimulgo Antrostomus carolinensisCaprimulgus carolinensis
  • Ruĝa kaprimulgo, Antrostomus rufusCaprimulgus rufus
  • Kuba kaprimulgo, Antrostomus cubanensisCaprimulgus cubanensis
  • Hispaniola kaprimulgo, Antrostomus ekmaniCaprimulgus ekmani
  • Brungrizkola kaprimulgo, Antrostomus salviniCaprimulgus salvini
  • Jukatana kaprimulgo, Antrostomus badiusCaprimulgus badius
  • Silkovosta kaprimulgo, Antrostomus sericocaudatusCaprimulgus sericocaudatus
  • Sablokoluma kaprimulgo, Antrostomus ridgwayiCaprimulgus ridgwayi
  • Voĉalmozulo, Antrostomus vociferusCaprimulgus vociferus
  • Meksika kaprimulgo, Antrostomus arizonaeCaprimulgus arizonae
  • Puertorika kaprimulgo, Antrostomus noctitherusCaprimulgus noctitherus
  • Malhela kaprimulgo, Antrostomus saturatusCaprimulgus saturatus
  • Bruna kaprimulgo, Veles binotatusCaprimulgus binotatus
  • Kolkaprimulgo, Gactornis enarratusCaprimulgus enarratus
  • Ruĝkola kaprimulgo, Caprimulgus ruficollis
  • Ĝangala kaprimulgo, Caprimulgus indicus
  • Griza kaprimulgo, Caprimulgus jotaka
  • Eŭropa kaprimulgo, Caprimulgus europaeus
  • Ombra kaprimulgo, Caprimulgus fraenatus
  • Ruĝvanga kaprimulgo, Caprimulgus rufigena
  • Egipta kaprimulgo, Caprimulgus aegyptius
  • Maharata kaprimulgo, Caprimulgus mahrattensis
  • Nubia kaprimulgo, Caprimulgus nubicus
  • Orkaprimulgo, Caprimulgus eximius
  • Sudbarata kaprimulgo Caprimulgus atripennis
  • Grandvosta kaprimulgo, Caprimulgus macrurus
  • Meesa kaprimulgo, Caprimulgus meesi
  • Andamana kaprimulgo, Caprimulgus andamanicus
  • Filipina kaprimulgo, Caprimulgus manillensis
  • Sulavesa kaprimulgo, Caprimulgus celebensis
  • Donaldsona kaprimulgo, Caprimulgus donaldsoni
  • Nigroŝultra kaprimulgo, Caprimulgus nigriscapularis
  • Kolumkaprimulgo, Caprimulgus pectoralis
  • Montokaprimulgo, Caprimulgus poliocephalus
  • Ruvenzora kaprimulgo, Caprimulgus (poliocephalus) ruwenzorii
  • Barata kaprimulgo, Caprimulgus asiaticus
  • Madagaskara kaprimulgo, Caprimulgus madagascariensis
  • Tutafrika kaprimulgo, Caprimulgus natalensis
  • Neĉisara kaprimulgo Caprimulgus solala
  • Senornama kaprimulgo, Caprimulgus inornatus
  • Stelkaprimulgo, Caprimulgus stellatus
  • Sudazia kaprimulgo, Caprimulgus affinis
  • Punktata kaprimulgo, Caprimulgus tristigma
  • Bonaparta kaprimulgo, Caprimulgus concretus
  • Salvadora kaprimulgo, Caprimulgus pulchellus
  • Prigoginea kaprimulgo, Caprimulgus prigoginei
  • Batesa kaprimulgo, Caprimulgus batesi
  • Longvosta kaprimulgo, Caprimulgus climacurus
  • Sveltovosta kaprimulgo, Caprimulgus clarus
  • Longflugila kaprimulgo, Caprimulgus longipennisMacrodipteryx longipennis
  • Longpluma kaprimulgo, Caprimulgus vexillariusMacrodipteryx vexillarius

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.