Larĝvosta noktokaprimulgo | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Kaprimulgoformaj birdoj estas birda ordo kiu enhavas la ĉieajn kaprimulgojn, la podargojn de Aŭstralazio kaj sudorienta Azio, la sudamerikajn branĉulojn aŭ niktibiojn kaj guaĉaron kaj la aŭstralaziajn noktokaprimulgojn. Preskaŭ ĉiuj estas noktaj kaj manĝas insektojn, escepte la amerika guaĉaro kiu estas la ununura nokta birdo kiu manĝas plantojn. Tiuj birdoj estas en ĉiu kontinento escecpte Antarkto.
Ordigo de tiuj birdoj estis ĉiam komplikaj ĉefe ĉe la kaprimulgoj, kiuj estas multaj specoj kaj kiuj estas ĉu komunaj ĉu kunorelaj. Tradicie la kaprimulgoformaj estas inter la strigoj (noktaj birdoj kun lertega vidkapablo) kaj la apusedoj (longaj kaj longflugilaj birdoj kun malfortaj kruretoj). Tamen ili foje estis kunigitaj kun strigoj, apusoj, krom alcionoj, upupo, muŝbirdoj, tokoj, koracioj, abelmanĝuloj, pegoj, trogonoj kaj eĉ kolibroj!
Nomo de la ordo devenas de tradicia miskredaĵo, ke kaprimulgoj suĉas lakton de kaprinoj.
La familioj de la ordo Kaprimulgoformaj estas jenaj:
- Familio Steatornitedoj aŭ guaĉaro.
- Familio Podargedoj aŭ podargoj (13 specioj).
- Familio Aegoteledoj aŭ noktokaprimulgoj (8 specioj).
- Familio Niktibiedoj, niktibioj aŭ branĉuloj (6 specioj).
- Familio Kaprimulgedoj kun subfamilioj.
- Subfamilio Chordeilinae (Novmondaj kaprimulgoj aŭ noktofalkoj)
- Subfamilio Caprimulginae (kaprimulgoj)
- Familio Eŭrostopodedoj (orelkaprimulgoj)
Baze sur analizoj de DNA -notinde β-fibrinogeno introno 7-, Fain & Houde (2004) konsideris, ke la familioj de la Kaprimulgoformaj estas membroj de la proponita klado Metaves, kiu inkludus ankaŭ la hoacinon, faetonedojn, pterokloformajn, kolombojn, kaguon, eŭripigon, mesitornedojn, flamengojn, grebojn kaj apusedojn kaj eĉ kolibrojn. Tiu klado troviĝas ankaŭ ĉe la ampleksa studio de Ericson et al. (2006), sed la subteno estas tre malforta.
La Aegoteledoj (noktokaprimulgoj) kun ĉirkaŭ dekduo de vivantaj specioj en ununura genro estas verŝajne pli proksimaj al Apodoformaj birdoj (Mayr 2002); tiuj kaj la Kaprimulgoformaj estas proksimaj parencoj, estante grupitaj kune kiel Cypselomorphae. La oleobirdo kaj la podargoj ŝajnas tre distingaj inter la restantaj Kaprimulgoformaj, sed ilia certa lokigo ne povas esti solvita baze nur sur osteologia datumaro (Mary 2002).
Bildaro
- Nyctidromus albicollis
- Aegotheles cristatus
- Antrostomus carolinensis
Referencoj
- Cracraft, Joel (1981): Toward a phylogenetic classification of the recent birds of the world (Class Aves). Auk 98(4): 681–714. PDF plena teksto Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Ericson, Per G.P.; Anderson, Cajsa L.; Britton, Tom; Elżanowski, Andrzej; Johansson, Ulf S. ; Källersjö, Mari; Ohlson, Jan I.; Parsons, Thomas J.; Zuccon, Dario & Mayr, Gerald (2006): Diversification of Neoaves: integration of molecular sequence data and fossils. Biol. Lett. 2(4): 543-547. COI:10.1098/rsbl.2006.0523 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Fain, Matthew G. & Houde, Peter (2004): Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution 58(11): 2558-2573. COI:10.1554/04-235 PDF plena teksto Arkivigite je 2012-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Mayr, Gerald (2002): Osteological evidence for paraphyly of the avian order Caprimulgiformes (nightjars and allies). Journal für Ornithologie 143(1): 82–97. COI:10.1046/j.1439-0361.2002.01030.x HTML abstract
- Mariaŭ, Jean & Braun, Michael J. (1996): A Molecular Phylogenetic Survey of the Nightjars and Allies (Caprimulgiformes) with Special Emphasis on the Potoos (Nyctibiidae). Molecular Phylogenetics and Evolution 6(2): 228–244. COI:10.1006/mpev.1996.0073 (HTML resumo)
- Sibley, Charles Gald & Ahlquist, Jon Edward (1990): Phylogeny and classification of birds. Yale University Press, New Haven, Conn.