Kapilaro laŭ Esperanto-vortaroj kiel PIV aŭ reta vortaro estas harforma angio respektive organo, kies interna diametro estas treege malgranda. En homoj kaj bestoj, ekzistas sangaj, limfaj kaj aeraj kapilaroj: en la sangocirkula sistemo, kapilaroj estas la etaj ligoj inter arterioj kaj vejnoj, longas proksimume 0,5 mm kaj havas diametron de inter 5 ĝis 10 µm. Etimologie, la termino devenas de la latina vorto capillus por "haro".
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.