Kapelo Sankta Gerardo | |
---|---|
![]() Kapelo Sankta Gerardo en Diósd | |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Diósd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Érd |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | –1771 aŭ 1772 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2049 Diósd, Szent István tér. |
La kapelo Sankta Gerardo estas sakrala historia monumento en urbo Diósd (Hungario).
Historio
Laŭ eklezia fonto episkopo Gerardo faris tie diservon en 1046. Dum dominado de turkoj la plena loĝantaro de Diósd senhomiĝis, en la 1700-aj jaroj la vilaĝo rehomiĝis, sed nur en 1772 konstruiĝis kapelo dediĉita al Senmakula Koncipiĝo por havi lokon por la katolikaj ceremonioj. En 1896 la apude konstruita preĝejo transprenis la ekleziajn taskojn, sed restis ankaŭ la kapelo. Intertempe la kapelo prenis la patronan nomon Sankta Gerardo.
Konstruaĵo
La preĝejo situas en placo sola, sed komence situas ankaŭ la menciita preĝejo. La fasado estas simetria, meze la enireja pordo troviĝas. Pli supre 2 fenestroj videblas, la plej supre oni metis krucon. Turo aŭ firstotureto mankas. La navo havas flanke po unu fenestrojn kaj finiĝas en duonronda absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, ol la navo.
Fontoj
![](../I/Saint_Gerard_Chapel_S%252C_2020_Di%C3%B3sd.jpg.webp)