Svislando dividiĝas en 26 kantonojn, kiuj estas jure la federaciaj ŝtatoj de la svisa konfederacio.

Organizo

Ĉiu kantono havas propran konstitucion kaj aŭtoritatojn leĝodonan, plenuman kaj jurisdikcian. Ĉiu kantono havas ankaŭ unuĉambran parlamenton (kantona konsilio) kun inter 49 kaj 180 parlamentanoj. La kantona registaro konsistas el kvin aŭ sep membroj, depende de la kantono.

Kompetencoj de la svisaj kantonoj

administra divido de Svislando

Publikaj aferoj, kiujn regulas nek la svisa konstitucio nek iu konfederacia leĝo, apartenas al la instanceco de la kantonoj. Al ili apartenas:

  • ŝtata organizo
  • lerneja sistemo
  • publika sano (parte)
  • plana kaj konstrua juroj (parte)
  • polico
  • tribunala regularo (parte)
  • civilprocesleĝaro
  • notaria regularo
  • kantona kaj komunuma impostaj regularoj

Ĉar la konfederacio havas kunrajtojn en multaj el tiuj kampoj, ofte ekestas instanceca konflikto.

Kantonoj povas cedi al siaj komunumoj certan aŭtonomecon, kies formo varias inter la kantonoj.

En du kantonoj (Glaruso kaj Apencelo) la civitanaro decidas en publika kunveno (landkomunumo) pri siaj kantonaj reprezentantoj kaj pri faktaj demandoj. En ĉiuj aliaj kantonoj ekzistas nur ordinaraj balotoj.

Historio

En la historio de Svislando la rolo de la kantonoj pasis grandan evoluon. En la Svisa Ĵurkomunumo, kiu unue ek de 1291 konsistis el la tri prakantonoj (Urio, Ŝvico kaj Untervaldo aliĝis en la 16-a jarcento la urbaj ŝtatoj Zuriko, Berno, Lucerno, Zugo kaj la kampara kantono Glaruso, kiuj formis la Ok Malnovajn Lokojn. Al tiuj poste aliĝis pliaj kvin lokoj. Aliaj lokoj alvenis al Svislando per milita ekspansio. Ĝis la Helveta Revolucio en 1798 tiuj kantonoj fakte ne formis konfederacion sed lozan ligon de sendependaj ŝtatoj unuflanke kaj de komune kontrolataj kolonioj aliflanke. En la Helveta Respubliko sub la franca influo estis formita tuta serio de novaj kantonoj kiel la Kantono Linth, la Kantono Baden aŭ la Kantono Säntis. En la mediacia konstitucio post la malfondo de la Helveta Respubliko la plej multaj de tiuj malnovaj kantonoj denove malaperis. Dum estis fonditaj aliflanke novaj kantonoj kiel Kantono Sankt-Galo. Sian hodiaŭan formon Svislando ricevis per la kreo de la Svisa Konfederacio en la jaro 1848. En 1971 post longa disputo estis per secesio de Kantono Berno kreiita la plej juna svisa kantono, nome Kantono Ĵuraso.

Listo de la svisaj kantonoj

ISO / aŭtokodo blazono kantono aliĝo ĉefurbo loĝantoj
1
areo
2
loĝantoj per km² – 3 komunumoj5 lingvoj
ZH blazono de la kantono Zuriko Zuriko 1351 Zuriko 1'272'600
(1)
1'729
(7)
729
(3)
171 germana
BE blazono de la kantono Berno Berno 1353 Berno 957'100
(2)
5'959
(2)
160
(15)
398 germana, franca
LU blazono de la kantono Lucerno Lucerno 1332 Lucerno 356'400
(7)
1'493
(9)
238
(9)
97 germana
UR blazono de la kantono Urio Urio 1291 Altdorf 35'100
(24)
1'077
(11)
33
(25)
20 germana
SZ blazono de la kantono Ŝvico Ŝvico 1291 Ŝvico 137'500
(17)
908
(13)
150
(16)
30 germana
OW blazono de la kantono Obvaldo Obvaldo * 1291 Sarno 33'300
(25)
491
(19)
68
(22)
7 germana
NW blazono de la kantono Nidvaldo Nidvaldo * 1291 Stans 39'800
(22)
276
(22)
143
(18)
11 germana
GL blazono de la kantono Glaruso Glaruso 1352 Glaruso 38'200
(23)
685
(17)
56
(23)
27
3 (ekde 2011)
germana
ZG blazono de la kantono Zugo Zugo
8
1352 Zugo 106'500
(18)
239
(24)
440
(5)
11 germana
FR blazono de la kantono Friburgo Friburgo 1481 Friburgo 254'000
(11)
1'671
(8)
149
(17)
182 franca, germana
SO blazono de la kantono Soloturno Soloturno 1481 Soloturno 247'900
(12)
791
(16)
313
(7)
126 germana
BS blazono de la kantono Bazelo Urba Bazelo Urba * 1501 Bazelo 185'600
(15)
37
(26)
5'046
(1)
3 germana
BL blazono de la kantono Bazelo Kampara Bazelo Kampara * 1501 Liestal 266'100
(10)
518
(18)
513
(4)
86 germana
SH blazono de la kantono Ŝafhaŭzo Ŝafhaŭzo 1501 Ŝafhaŭzo 73'800
(19)
298
(20)
248
(8)
33 germana
AR blazono de la kantono Apencelo Ekstera Apencelo Ekstera * 1513 Herisaŭ
4
52'600
(21)
243
(23)
217
(12)
20 germana
AI blazono de la kantono Apencelo Interna Apencelo Interna *
13
1513 Apencelo 15'200
(26)
173
(25)
87
(20)
6 germana
SG blazono de la kantono Sankt-Galo Sankt-Galo 1803 Sankt-Galo 460'000
(5)
2'026
(6)
227
(11)
89 germana
GR blazono de la kantono Grizono Grizono 1803 Koiro 187'800
(14)
7'105
(1)
26
(26)
208 germana, romanĉa, itala
AG blazono de la kantono Argovio Argovio 1803 Araŭo 569'300
(4)
1'404
(10)
403
(6)
231 germana
TG blazono de la kantono Turgovio Turgovio 1803 Fraŭenfeld 234'300
(13)
991
(12)
235
(10)
80 germana
TI blazono de la kantono Tiĉino Tiĉino 1803 Bellinzona 322'300
(8)
2'812
(5)
114
(19)
201 itala
VD blazono de la kantono Vaŭdo Vaŭdo 1803 Laŭzano 654'100
(3)
3'212
(4)
205
(14)
382 franca
VS blazono de la kantono Valezo Valezo 1815 Sion 291'600
(9)
5'224
(3)
55
(24)
158 franca, germana
NE blazono de la kantono Neŭŝatelo Neŭŝatelo 1815 Neŭŝatelo 168'400
(16)
803
(15)
209
(13)
62 franca
GE blazono de la kantono Ĝenevo Ĝenevo 1815 Ĝenevo 430'600
(6)
282
(21)
1'520
(2)
45 franca
JU blazono de la kantono Ĵuraso Ĵuraso 1979 Delemonto 69'100
(20)
838
(14)
82
(21)
83 franca
CH blazono de Svislando Svislando 1291 Berno 7'459'100 41'285 174 2'773 germana, franca,
itala, romanĉa

Rimarkoj:

Inter krampoj ĉiam la rango.
1 stato: 31-a de decembro 2005. svisa Federacia Oficejo pri Statistiko
2 km²
3 loĝantoj po km², Stand 2000
4 sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estas Trogen
5 stato: 1-a de januaro 2005
8 ĝis ĉi-tie: la ok malnovaj lokoj
13 ĝis ĉi-tie: la dek tri malnovaj lokoj
  • = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.
Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.