![](../I/Map_of_Iowa_highlighting_Madison_County.svg.png.webp)
Situo en la ŝtato Iovao.
Kantono Madison (angle Madison County) estas kantono de la usona ŝtato Iovao, kreita je la 13-a de januaro, 1846. Laŭ la popolnombrado en 2000, ĝi enhavis 14.019 loĝantojn. La kantona ĉefurbo estas Winterset.
Tiu kantono estas fama ĉar tie naskiĝis la fama aktoro John Wayne kaj ĉar estas multaj kovritaj pontoj. Tiuj pontoj aperas en la romano The Bridges of Madison County (La Pontoj de Kantono Madison) de 1992 kaj en la samnoma filmo de 1995.
Municipoj kaj komunumoj
Jenaj urbaj municipoj (cities) situas en la distrikto:
- Bevington (parte ĉe la apuda kantono Warren)
- Earlham
- East Peru
- Macksburg
- Patterson
- Saint Charles
- Truro
- Winterset
Jena nealiga komunumo (unincorporated community) situas en la kantono:
- Old Peru
Koordinatoj: 41° 20′ Nordo 94° 01′ Okcidento / 41.33 °N, 94.01 °U (mapo)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.