Lowndes (Misisipio) | |
| |
Mapo | |
Situo en Misisipio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | la 30-an de januaro 1830 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Misisipio |
Ĉefurbo | Columbus (Misisipio) |
Plej granda urbo | Columbus (Misisipio) |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
1.338 km² 1.301 km² 37 km² |
Loĝantaro - Censo en 2010: - Loĝdenso: |
59.779 45,9 / km² |
Horzono: | Centra (vintre UTC-06:00, somere UTC-05:00) |
Retejo: www.lowndescountygov.com | |
Lowndes County aŭ duon-esperante Kantono Lowndes estas kantono en la usona subŝtato Misisipio. La kantono situas en la oriento de la subŝtato, lime al Alabamo. La administra ĉefurbo de la kantono kaj plej granda urbo en la kantono estas Columbus (Misisipio). La urbo situas borde de rivero Tombigbee, kiu post vojo de 320 kilometroj enfluas la riveron Mobile de 72 kilometroj kaj de tie enfluas la Golfon de Meksiko.
Sian nomon la kantono havas honore al la politikisto William Lowndes (1782 ĝis 1822), kiu dum siaj lastaj 11 vivjaroj reprezentis la subŝtaton Suda Karolino en la Usona Domo de Reprezentantoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.