Contra Costa (Kalifornio) | |
| |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Martinez |
Plej granda urbo | Concord |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2.077 km² 1.865 km² 189 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
948.816 474 / km² |
Horzono: | Pacifika |
Retejo: www.co.contra-costa.ca.us | |
Nomita laŭ: situo oriente de la golfo | |
Kantono Contra Costa [kontra kosta] situas en la subŝtato Kalifornio de Usono. Ĝia administra centro estas la urbo Martinez. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1849.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 1 165 927 personoj sur areo de 2 078 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 561 loĝantoj/km². Ĝia tereno estas antaŭurba al San-Francisko; ĝi troveblas ĉe la orienta flanko de la Golfo de San-Francisko. De tiu ĉi fakto devenas ĝia hispana nomo, kiu signifas "kontraŭa bordo".
Antaŭ la anekso de Usono la regiono havis en Meksiko la nomon Diabla Monto, pro samnoma monto (1.173 m). Post la anekso ĝi estis inter la originaj kantonoj de usona Kalifornio, sed en 1853 ĝi devis cedi parton de sia teritorio al kantono Alameda.
Limoj
- Sude kaj okcidente: Kantono Alameda
- nord-okcidente: Golfo de San-Francisko (kantono San-Francisko kaj kantono Marin)
- norde: Golfo de San-Pablo, akvokolo de Carquinez kaj golfo de Suisun (kantono Solano kaj kantono Sacramento)
- oriente: rivero San Joaquin (kantono San Joaquin aŭ Sankta Joakimo)
Trafiko
La kantono estas ligita al San-Francisko per la trajnoj de BART, kiuj servas la staciojn de Orinda, Lafayette, Walnut Creek, Pleasant Hill, Concord, North Concord/Martinez kaj Pittsburgh/Bay Point.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
|