Bristol (Masaĉuseco) | |
| |
Mapo | |
Situo en Masaĉuseco | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Masaĉuseco |
Ĉefurbo | Taunton |
Plej granda urbo | New Bedford |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
1.790 km² 1.440 km² 350 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
534.678 371 / km² |
Retejo: www.countyofbristol.net | |
Nomita laŭ: Bristol (Rod-Insulo) | |
Bristol estas kantono de Masaĉuseco. Ĝi plenumas parton de la administraj funkcioj de la subŝtato por sia teritorio. Ĝia administra sidejo estas Taunton, sed kelkaj administrejoj estas en Fall River kaj New Bedford.
La kantono sude havas bordon al Atlantiko; tie situas la urbo New Bedford. Okcidente la Golfo de Narragansett etendas brakon (Mount Hope Bay) en la kantonon; tie situas la urbo Fall River.
Historio
La teritorio de la kantono estis parto de la brita kolonio Plymouth ĝis la 2-a de junio 1685, kiam estis kreita la kantono kaj nomita laŭ sia administrejo, urbo Bristol. En 1691 la kantono eniris la setlejaron Massachusetts Bay Colony.
En 1746 la urboj Bristol, Barrington kaj Warren estis donitaj al Rod-Insulo kaj formis tie samnoman kantonon. Tiel la masaĉuseca kantono perdis sian ĉefurbon, sed konservis la nomon.