Bayfield (Viskonsino) | |
| |
Mapo | |
Situo en Viskonsino | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1835 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Viskonsino |
Ĉefurbo | Washburn |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
5 288 km² 3 823 km² 1 464 km² |
Loĝantaro - Censo en 2010: - Loĝdenso: |
15 014 3,9 / km² |
Horzono: | UTC-06:00 |
Kantono Bayfield - angle Bayfield County - estas kantono en la usona subŝtato Viskonsino. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Washburn. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 16 220 personoj sur areo de 5 288 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1834. La kantono situas ĉe la norda limo de la subŝtato, borde de la Supra Lago, unu el la Kvin Grandaj Lagoj de Nordameriko, kaj je 1 464 el la sume 5 288 kvadrataj kilometroj, do iom pli ol kvarono de la tuta teritorio, konsistas el akva areo. Proksimas la "Apostolaj Insuloj" en la lago, kiuj apartenas al la najbara kantono Ashland.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.