Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun muziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz muzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion.
Esperantolingvaj kantaroj
Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj eldonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).
La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3 000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].
Bildaro
- Internacia Kantaro, Germanujo, 1922
- La Gaja Kantaro, Belgujo, 1928.
- Internacia Kantaro, eldono de 1929
- La Juna Vivo, Nederlando, 1937
- Ni Kantu!,
Nederlando, 1937 - Ni Kantu kaj Deklamu!, Nederlando, 1949
- Kantante Antaŭen, 1950.
- Kantante Antaŭen : melodiaro
- Himnaro Esperanta, 1954.
- Flugas Kanto tra la Mondo, Bulgarujo, 1968.
- De Kant' al Kanto, Japanujo, 1972.
- Kuniĝu Ni per Nia Kant', 1992.
Vidu ankaŭ
- Kantaro en ceramiko
- En NPIV Kantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo de koleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[2]
Referencoj
- ↑ Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, re-publikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook
- ↑ NPIV Alirita la 27an de Decembro 2017.