En ekologio, senarbejo [1] [2] aŭ kanopea aperturo estas ejo en la arbara kanopeo kie mankas grandaj arboj. Senarbejoj formiĝas kie grandaj arboj agonias, ekfalas kaj permesas disvolviĝon al arbidoj kaj aliaj plantidoj kiam la ombro estas malaperigita.
En klasika okcident-eŭropa forstado oni konsideras senarbejojn kiel havante areon de almenaŭ 0,05 hektaroj [3], kaj kun denskvociento sub 0,20 [4]. Senarbejoj povas resti nearbazitaj long- aŭ mallongtempe.
Referencoj
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 47
- ↑ English-Esperanto Dictionary 1949 p. 52
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 44
- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 47
Bibliografio
- esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84 p.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.