![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus scirpaceus (Hermann, 1804) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kanbirdo aŭ Eŭrazia kanbirdo, Acrocephalus scirpaceus, estas birdo de la genro Acrocephalus. Ĝi reproduktiĝas en Eŭropo al moderklimata okcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintrumas en subsahara Afriko.
![](../I/Reed_warbler_cuckoo.jpg.webp)
![](../I/Acrocephalus_scirpaceus_MHNT_323_Larache_MAroc_RdN.jpg.webp)
![](../I/Cuculus_canorus_canorus_MHNT.ZOO.2010.11.149.14.jpg.webp)
Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta preskeŭ nur en kareksejoj, junkejoj kaj kanejoj, kutime kun kelkaj arbustoj. La ino demetas 3-5 ovojn en kestonesto en kanejo. La elnestiĝo okazas post 10 aŭ 11 tagoj. Tiu specio estas kutime monogama (Leisler & Wink 2000).
La Kanbirdo estas unu de la specioj kiuj estas nestoparazitataj de la Komuna kukolo.
Tiu estas mezgranda silviedo, 12.5-14 cm longa. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj sablokolorajn subajn partojn. La frunto estas ebeneca, kaj la beko estas fortika kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj sube. Kiel ĉe plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed povas manĝi ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn inklude berojn.
La kanto estas malrapida, babilema jit-jit-jit kun tipaj akrocefalecaj fajfoj kaj iom da imitado aldone.
Referencoj
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52509, Acrocephalus scirpaceus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
- Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249. PDF fulltext
Eksteraj ligiloj
- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Kanbirdo ĉe Internet Bird Collection
- Avibase
- Diferencoj laŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
|